K O N G R E S A T A G '
de Ch. W. T. REEVE
(Ario : «Funiculi Funicula» de L. Denza)
1.
L
ĈIU LANDO venu al Bulonjo
Pretigu vin, pretigu vin.
Doktoro Zamenhofo kaj Kongreso
Atendas vin,
atendas vin.
Alportu Esperantan lingvon veran
Por la kunven',
por la kunven'.
Forlasu hejme propran lingvon vian
Sen ia ĝen',
sen ia ĝen'.
Koruso.
Ni kunvenu por kongresa tag'
En Bulonjon sub la verda flag'.
Malpaco ja
ne daŭru plu :
Ne estas ni
fremduloj plu ;
Esperanta frato estas ne fremdulo plu.
2.
La kara lingvo jam tre dolĉa estas
Por skriba
l' art', por skriba l' art.
Sed veran plezuregon al ni donas
La parolart',
la parolart'.
Nun ĉiu lando kantu unulingve,
En granda
ĥor', en granda ĥor'.
Elsonu voĉoj laŭte kaj pli laŭte,
Ĝis ĉies
kor', ĝis ĉies kor'.
Koruso.