A
UNUA UNIVERSALA KONGRESO en la mondo estis la konstruo de la
Babela Turo. De tiu tempo multenombraj internaciaj kunvenoj
okazis, sed ĉiu el ili tre similis la unuan, ĉar ĉiam
estis neeble sin kompreni reciproke. Nur hodiaŭ, por la
unua fojo, komenciĝas tutmonda kongreso, ĉe kiu ĉiuj
kunvenintoj parolos unu saman lingvon kaj senpene sin komprenos
reciproke... Tio ĉi estas fakto memorinda en la historio
de la civilizado, kaj urbo Boulogne rajtas esti fiera, ke ĝi
estas elektita por tio...
Farjon,
prezidanto de la Komerca Ĉambro de Bulonjo.
Bulonjo-ĉe-Maro, 5 aŭg. 1905.
(malfermo de la Kongreso)
Noto. La prezidanto de la Komerca Ĉambro eldiris
la ĉi-supran parolon en Esperanto mem, en tute komprenebla
maniero, kvankam, li diris, li konatiĝis kun la lingvo
nur tri monatojn antaŭ la Kongreso.
A
UNUA KONGRESO estos historiaĵo ; ĝi signas novan
angulon de la vojo de l' Progreso... Publika pruvo pri la ebleco
de artefarita lingvo, pri la parolebleco de Esperanto, estis
necesa : nun ĝi estas farita, kaj la skeptikuloj povos
konvinkiĝi. Se oni ankoraŭ kontraŭdiros la kutimajn
sensencaĵojn... ni povos ilin facile rebati, kaj la kontraŭdirantoj
montros nur ridindan nesciecon.
Boirac,
rektoro de la Diĵona Universitato,
vicprezidanto de la Bulonja Kongreso.
Bulonjo-ĉe-Maro, 12 aŭg. 1905.
(kongresa kunveno)