Boulogne 2005
Boulogne 2005 A s o c i o j  
Organiza Komitato  

 

  Ĉefpaĝo

  Organiza Komitato
  Komisiitoj
Asocioj

  Honora Komitato

  Programo

  Raportoj
  Bul. Rekomendaro

  Partoprenintoj

  Historio : 1905

  Bulonjo-ĉe-Maro

  Ligoj

  Kontaktu nin !


  FrancaisEsperantoEnglish

  Reklamu pri B2005
  Aŭtoroj de la retejo

 

 

- La renkontiĝon de 2005 en Bulonjo-ĉe-Maro organizis la Nordfrancia Esperanto-Federacio. Sed ankaŭ aliaj Esperanto-asocioj kunpartoprenis en la organizado, sine de la Organiza Komitato.

- La Organiza Komitato konsistis, unuflanke, el la komisiitoj kaj, aliflanke, el la reprezentantoj de la partoprenantaj asocioj (ĉi-sube). La nombro de la partoprenantaj asocioj estis 11.


Listo de la partoprenantaj asocioj kaj de ties reprezentantoj*
(* Steleto tuj sekvas la nomojn de la membroj de la Nordfrancia Esperanto-Federacio.)


  Esperanto-Nord  

Espéranto-Nord /
Nordfrancia Esperanto-Federacio

[Retejo] La Nordfrancia Federacio kunigas la diversajn urbajn Esperanto-asociojn de la nordfranciaj regionoj Nord-Pas-de-Calais kaj Picardie. Ĝi estis la iniciatinto kaj la oficiala organizanto de la renkontiĝo Boulogne2005. Dum Boulogne2005 ĝi krome okazigis esceptan Markolan Kongreson.
Reprezentantoj :
Arlette PLUTNIAK* - Jacques-Henri POITEAU* - Richard VALET* - Pascal VILAIN*

  SAT-Amikaro  

SAT-Amikaro

[Retejo] Ĝi celas utiligi Esperanton por la homoj, kiujn la lingvo interesas sociale, lerne, kulture kaj praktike. Ĝi tiel fakas pri informado, lernigado, eldonado kaj libroservo. Ĝi estas la franclingva sekcio de Sennacieca Asocio Tutmonda. Dum Boulogne2005 ĝi okazigis sian 60an Kongreson.
Reprezentantoj :
Odile MASSERON - Edmond PLUTNIAK* - Jean SELLE

  Esperanto-France  

Espéranto-France /
Unuiĝo Franca por Esperanto

[Retejo] Ĝi celas promocii en Francio instruadon kaj utiligadon de Esperanto, kaj kunordigi la francajn asociajn agadojn. Gi estas la francia sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Dum Boulogne2005 ĝi okazigis sian Nacian Interasocian Kongreson.
Reprezentantoj :
Claude LONGUE-ÉPÉE* - Jérôme MATHIEU - Claude NOURMONT

  Esperanto-Jeunes  

Espéranto-Jeunes /
Junulara Esperantista Franca Organizaĵo

[Retejo] Ĝi celas disvastigi Esperanton inter la gejunuloj, praktike utiligi la lingvon por junularo, kaj organizi renkontiĝojn regionajn, naciajn kaj internaciajn. Ĝi estas la junulara asocio-membro de Espéranto-France kaj la francia sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizaĵo.
Reprezentantoj :
Xavier DEWIDEHEM* - Axel ROUSSEAU

  FFEA  

Franca Fervojista Esperanto-Asocio

[Retejo] Ghi celas faciligi, per uzo de Esperanto, la amikajn kaj solidarecajn rilatojn inter la fervojistoj el la tuta mondo, partopreni en kulturaj intershanghoj, disvolvi la uzon de Esperanto en la fervojaj medioj en rilato kun eksterlando. Dum Boulogne2005 ĝi okazigis sian 56an Kongreson.
Reprezentanto :
Sylviane LAFARGUE

  FET  

Fédération espérantiste du travail /
Laborista Esperanto-Federacio

[Retejo] Ĝi celas disvastigon de Esperanto inter la laboristoj, kaj utiligon kiel ilo por paco, sociala progreso kaj socialismo. Ĝi estas asocio-membro de Espéranto-France.
Reprezentanto :
Vincent CHARLOT

  FKEA  

Franca Katolika Esperanto-Asocio

Ĝi celas disvastigon de Esperanto inter la katolikoj, kaj divastigon de la katolika idealo inter la esperantistoj. Ĝi estas asocio-membro de Espéranto-France.
Reprezentanto :
Michèle ABADA-SIMON

  Esperanto Association of Britain  

Esperanto Association of Britain /
Esperanto-Asocio de Britio

[Retejo] Kiel landa asocio, ĝi reprezentas la Esperanto-movadon de la tuta Britio. Dum Boulogne2005 ĝi okazigis esceptan Markolan Kongreson.
Reprezentanto :
Terry PAGE

  Fédération belge d'espéranto  

Belga Esperanto-Federacio - Association pour l'espéranto - Flandra Esperanto-Ligo - Brusela Esperantista Grupo

[Retejo] La Esperanto-movado en Belgio estas reprezentata de la tri diritaj asocioj : respektive la tutlanda, la valona, la flandra kaj la brusela. Dum Boulogne2005 ili okazigis esceptan Markolan Kongreson.
Reprezentantoj :
Frans CROON - Marcel DELFORGE
Hélène FALK - Flory WITDOECKT

- Vi povas scii ankaŭ la komisiitoj de la Komitato.

 

  Boulogne2005.com Ĉefpaĝo | Organiza Komitato | Honora Komitato | Programo | Raportoj Paghokapo
  Boulogne2005.online.fr

 

  Historio : 1905 | Partoprenintoj | Bulonjo-ĉe-Maro | Ligoj | Kontakto