Boulogne 2005
Boulogne 2005 Historio - 1905  


  Ĉefpaĝo

  Organiza Komitato
  Komisiitoj
Asocioj

  Programo

  Historio : 1905

  Bulonjo-ĉe-Maro

  Partoprenantoj
  Aliĝi

  Ligoj

  Kontaktu nin !


  FrancaisEsperantoEnglishNederlands

 



1905, Bulonjo-ĉe-Maro :
monda premiero...


- En aŭgusto 1905, nordfranca, marborda urbo akceptis ĉirkaŭ 680 homojn, kiuj estis venintaj el diversaj landoj. Malgraŭ la devena malsameco, ili renkontis sin en sukcesa, mirinda interkompreniĝo kaj en etoso internacie frateca. Ĉiujn ilin ligis freŝnaskita, esperoplena lingvo : la lingvo de la t.n. Doktoro Esperanto. Tiam okazis efektive la unua Universala Kongreso de Esperanto, en Bulonjo-ĉe-Maro.

- De tiu jaro stariĝis longa kaj daŭra kutimo, laŭ kiu la tutmondaj utiligantoj kaj amantoj de Esperanto regule sin renkontas por interŝanĝoj riĉaj okaze de kongresoj. Ekzemple, rilate la Universalaj Kongresoj, ili de 1905 okazas po unu fojo en ĉiu jaro, ĉiusomere.

- Certe la esperantistoj memoras tiun jaron 1905 kiel unu el la unuaj ĉefaj datoj de la lingvo kaj ties komunumo (plie de la jaro 1887, kiam naskiĝis la lingvo).
- Tiu evento estas ankaŭ por la urbo mem Bulonjo aparta ero de sia historio.



Enhavo de la fako

Tabelo   Programo de la Kongreso de 1905.
   
Raporto   Antaŭparolo de Paul Boulet, sekretario de la Kongreso de 1905, pri la kongresa disvolviĝo.
   
Raporto   Elvoko de Edmond Privat pri la efektiviĝo de Esperanto kaj la unua Universala Kongreso.
   
Parolado   Parolado de Lejzer Ludwik Zamenhof, la iniciatinto de la lingvo, eldirita en la inaŭgura kunveno de la Kongreso.
   
Teksto   Deklaracio pri la Esenco de Esperantismo (alnomita Bulonja Deklaracio), adoptita fine de la Kongreso de 1905.
   
Parolado   Enkonduka parolado de Kabe pri tiama gravega temo : la kreado de internacia organizaĵo (Ligo) de la esperantistaro.
   
Letero   Letero de L.L. Zamenhof por publike danki sekve al la okazo de la Kongreso de Bulonjo.
   
Parolado   Diversaj paroloj de homoj dum la kongreso.
   
Kanto   «Kongresa Tag'» : kanto speciale verkita por invito al la Kongreso de 1905.
     
  Foto de la kongresanoj de 1905  


Ĉ i - d e k s t r e  :

- Grupa foto de la kongresanoj de 1905 antaŭ la kazino de Bulonjo-ĉe-Maro.
- L.L. Zamenhof kaj lia edzino sidas meze sur la unua vico.
- Alklaku la foton por vidi ĝin pli granda !
  Boulogne2005.com Ĉefpaĝo | Komitato | Programo | Historio : 1905 Paghokapo
  Bulonjo | Partoprenantoj | Ligoj | Kontakto