En 1905... Okazis en Bulonjo-ĉe-Maro
(Francio) la unuan fojon Universala Kongreso de Esperanto,
kiu kunigis centojn da homoj el la tuta mondo...
En 2005... Ĵus okazis en Bulonjo-ĉe-Maro
la internacia amikeca renkontiĝo Boulogne2005 por memorfesti
la centjariĝon de la unua Universala Kongreso
de Esperanto !
Ĉiuj samideanoj, kiuj deziras paŝi «laŭ
la paŝoj de Zamenhof», estis invititaj partopreni
la eventon !
Pasko 2005 : La renkontiĝo
okazis dum Pasko 2005, nome de vendredo 25MAR ĝis
merkredo 30MAR.
Vidu la programon :
programeroj,
kongresejo...
La
renkontiĝon Boulogne2005 patronis S.ro Frédéric
Cuvillier, urbestro de Bulojno-ĉe-Maro, kun la
subteno de S.ro Guy Lengagne, parlamentano
ĉe la Nacia Asembleo. |
Unu renkontiĝo por 4 kongresoj
Boulogne2005 estis organizata de Nordfrancia
Esperanto-Federacio kaj kunigis 4 kongresojn :
1° esceptan Markolan Kongreson inter Norda
Francio, Anglio kaj Belgio,
2° la 60an Kongreson de SAT-Amikaro,
3° la Nacian Interasocian Kongreson de Unuiĝo
Franca por Esperanto (Espéranto-France),
4° la kongreson de la Franca Fervojista Esperanto-Asocio.
>Asocioj
 |
Temo
de Boulogne2005 |
 |
« Esperanto :
perspektivoj
post 100 jaroj de renkontiĝoj » |
La
hodiaŭa
vetero en
Bulonjo-ĉe-Maro : |
|
|
|
 |
Lastaj
novaĵoj |
 |
2005-08-20
Claude Piron : lia prelego
nun en la retejo
- Trovu la prelegon de Claude Piron, «Esperanto :
Perspektivoj post unu jarcento», en la rubriko
Raportoj, kun enpaĝigita PDF-dosiero !
>Tuj legi ĝin
2005-04-03
Nun raportas la retejo
- Dum la venontaj monatoj la retejo estos ĝisfunde
refarata por plene raporti pri la impresa renkontiĝo.
- Detalaj priskriboj, paroladoj, konkludoj, fotoj iom
post iom estos enretigitaj... inkluzive de la alprenita
Bulonja Rekomendaro !
- Vidu i.a. la rubrikon Raportoj.
2004-12-14
Simpozio far UEA
- Vendredon 25MAR UEA organizos simpozion pri la lingvaj
problemoj kaj la Universalaj Kongresoj en la bulonja
universitato. >Programo
2004-09
Afiŝoj tra la mondo
- Ĉiuj asocioj registritaj en la Jarlibro ricevis
la afiŝojn pri la renkontiĝo por mem- reklamado !
|
 |
Partoprenintaj
organizaĵoj |
 |
|