IS
1900 KAJ EĈ 1903 Esperanto estis ankoraŭ malofte parolata
escepte en Ruslando. Ĝi funkciadis antaŭ ĉio
skribe. Multaj el ĝiaj plej agemaj propagandistoj aŭ
talentaj verkistoj en la okcidento ne kuraĝis paroli la
lingvon, ĉar ili neniam havis antaŭan okazon aŭ
sperton. Renkontoj inter diversnaciaj esperantistoj estis tiel
maloftaj, ke oni citis ilin en la tiamaj gazetoj kiel gravajn
aferojn.
La atestoj sonas ĉiuj simile. La unua momento estis iom
embarasa kaj malrapida, la dua malpli, kaj la sekvantaj horoj
alportis veran plezuron kaj pli kaj pli fluan elparolon. La
kompreno ĉiam estis klara. La grupo en Le Havre (havenurbo
en nordokcidenta Francio) antaŭsentis, ke tie kuŝas
la plej granda valoro de mondlingvo. Ĝi volis organizi
eksperimenton. Efektive multaj homoj scias legi unu aŭ
alian el la ĉefaj fremdaj lingvoj por profiti libron aŭ
gazeton, sed paroli, tion povas tre malmultaj. Se do Esperanto
sukcesos doni al la vojaĝantoj aŭ kongresanoj tiun
grandan faciligon en la vivo, ĝi alportos al la homaro
la solvon de plej urĝa problemo.
Tial la grupo de Le Havre invitis kelkajn eksterlandajn
esperantistojn al publikaj kunsidoj en somero 1903. La eksperimento
bonege sukcesis kaj la facila parolebleco de la lingvo entuziasmigis
la aŭkultintojn.
El tiu ĉi provo devenis la Universalaj Kongresoj de Esperanto.
La grupo en Le Havre donis ideon al la aliaj marbordaj
grupoj francaj kaj anglaj organizi vere internacian feston en
Esperanto. Ĝi okazis la 7an kaj 8an de aŭgusto 1904.
La sukceso estis tiom granda kaj la entuziasmo tiel varme vekita,
ke la ĉeestintoj proponis organizi veran kongreson en aŭgusto
1905. Advokato Michaux el Boulogne-sur-Mer promesis aranĝi
tion en sia urbo.
|
|
|
|
Ia
mirakla pentekosta
ĝojo kaptis
blankbarbulojn, junulojn...
alkurintajn el tuta Eŭropo. |
|
|
|
|
D.ro Zamenhof mem faris la vojaĝon kun sia edzino. Ankaŭ
la plej konataj Esperantaj verkistoj el Varsovio : Grabowski,
Kabe, Leo Belmont. Dum unu semajno fervora kolegaro ĝuis
la renkontiĝon kaj kompreniĝon. Multaj neniam parolis
Esperanton antaŭe. Ĝia facileco kaj flueco mirigis
ilin eĉ en propra buŝo.
En la franca havenurbo regis atmosfero tute unika. Ĉirkaŭ
la teatro bulonja svarmis fratiĝemaj homoj. Ĉiu alparolis
unu la alian kvazaŭ bone konatojn. Ia mirakla pentekosta
ĝojo kaptis blankbarbulojn, junulojn, pastrojn, instruistinojn,
oficirojn, kuracistojn, scienculojn aŭ komercistojn, alkurintajn
el tuta Eŭropo. Ĝis frumateno babilis grupoj de fervoraj
sidantoj en ĉirkaŭaj restoracioj.
Krom la parola sukceso, la bulonja kongreso alportis al Esperanto
ion pli : la inspiron idean kaj sentimentan. La unuan fojon
oni vidis la fondinton. Liaj modesteco kaj genia spiriteco aperis
al ĉiuj per rekta kontakto. Kiam la solena malfermo kunigis
ĉiujn en teatra salonego la unuan vesperon, ĉies admiro
kaj dankemo alflugis al tiu malalta viro, timema, iom ĝenata,
kun rondaj okulvitroj kaj saĝa bonkoreco de patra kuracisto.
Por entuziasmaj ovacioj eksonis tra l' subita silento lia
voĉo simpla kaj senpretenda :
«Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj
el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj
proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de
la mondo por frate premi al si reciproke la manojn, pro la
nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas... Modesta estas
nia kunveno... sed tra la aero de nia salono flugas misteraj
sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo,
sed senteblaj por ĉiu animo sentema : ĝi estas
la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas...»
La de-Beaufront'a koncepto, ke «Esperanto estas nura
lingvo kaj nenio pli» ricevis seriozan baton en Boulogne.
La ĉeestintoj komprenis, ke forta «interna ideo»
inspiras la tutan aferon kiel ĝi instigis la fondinton
mem. Por li mondlingvo estis ne celo, sed rimedo al kunfratiĝo
de homoj. Por multaj ĝi fariĝis simbolo de pli harmonia
homaro.
Laŭ la pure lingva vidpunkto, tiu idealismo de la esperantista
movado havis grandan avantaĝon. Ĉiuj vivantaj lingvoj
posedas propran «spiriton». Ili reprezentas ian
specon de naciismo kaj parte respegulas la psikologion de unu
gento. Se Esperanto restus pure vorta kodo por komercaj katalogoj
aŭ teknikaj korespondaĵoj, mankus al ĝi viviga
kaj beliga elemento. La tuta «interna ideo» donis
al ĝi animon kaj flugilojn. Esprimante aspirojn de la homaro
al pli da unueco morala, ĝi kreis al si propran spiritan
forton kaj donis signifon al sia ekliteraturo.
La tuta antaŭmilita elokventado kaj poeziado en Esperanto
pri la reamikiĝo de la popoloj povas nun ŝajni tro
simpla kaj ripetema. Ĝi tamen estis la ĉefa vivofonto
por la lingvo, kiu multon ŝuldas al tiu homara blovo. Cetere
la komencaj literaturo kaj patriotismo de ĉiuj gentoj estas
ankoraŭ multe pli simplaj. Tiu nova tutmondeca konscio
ne povis naskiĝi kaj esprimiĝi alimaniere ol ĉiuj
kolektivaj popolsentoj. Ĝi devis ankaŭ trapasi freŝn
infanecon antaŭ ol atingi florantan junecon kaj klasikan
maturecon.
Prof. Edmond Privat,
el Historio de la lingvo Esperanto (mallongigita).