LA
ESPERANTISMO estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon
de lingvo neŭtrale homa, kiu ne entrudante sin en la
internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi
la ekzistantajn lingvojn naciajn, donus al la homoj de malsamaj
nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi
kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie
diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus
esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por
ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu
aŭ alia esperantisto ligas kun la esperantismo, estas lia
afero pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas.
ĈAR
EN LA NUNA TEMPO neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas
pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta,
kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro
de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn
projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita,
perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga
montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj
de la ideo de lingvo internacia, konsciante, ke teoria disputado
kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per
laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ
la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado
kaj riĉigado de ĝia literaturo.
ĈAR
LA AŬTORO de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis
unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn
rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas nenies propraĵo,
nek en rilato materiala, nek en rilato morala. Materiala mastro
de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto
povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn
verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj
eblaj celoj ;
ESPERANTO
havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu
aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto
havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto,
karakteron absolute privatan. La sola unu fojon por ĉiam
deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto
estas la verketo Fundamento de Esperanto, en kiu neniu
havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas
de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam
povas pravigi sin per la vortoj "tiel deziras aŭ konsilas
la aŭtoro de Esperanto". Ĉiun ideon, kiu ne povas
esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas
en la Fundamento de Esperanto, ĉiu esperantisto
havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej
ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.
Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj
estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon,
kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu
la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone
konas ĝian spiriton.
ESPERANTISTO
estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon
Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado
al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto
estas rekomendinda, sed ne deviga.
En Bulonjo-ĉe-Maro, Francio,
Aŭguston 1905.