Parolado de L. L. Zamenhof
en la inaŭguro de la Kongreso de 1905
- La unua Universala Kongreso de Esperanto, en 1905, en Bulonjo-ĉe-Maro,
akceptis 688 esperantanojn el 20 diversaj landoj. Ĝi oficiale
malfermiĝis sabaton vespere la 5an de aŭgusto 1905, en
la urba teatrejo (vd. la
programon). La teatrejo tiam estis plenega.
- Dum la inaŭgura kunsido staris sur la scenejo L.L. Zamenhof,
la bulonja urbestro Péron, vicurbestro Bilbocq, prezidanto
Farjon de la komerca ĉambro, prezidanto Alfred Michaux
de la bulonja Esperanto-grupo, kaj reprezentantoj de la tri asocioj
patronintaj la Kongreson : generalo Sebert el la franca instituto,
reprezentanta la francan Turing-klubon, vicprezidanto Théodore Cart
de la Franca Societo por propagando de Esperanto kaj prezidanto
Charles Bourlet de la pariza Esperanto-grupo.
- En la kunsido oni muzikis la francan himnon Marseillaise
kaj kantis «La Espero» laŭ nova muziko de Félicien
de Ménil. Sekve, post saluto de A. Michaux, la urbestro
elvortis bonvenon al la kongresanoj, kaj rekte en Esperanto paroladis
la prezidanto de la komerca ĉambro.
- Fine, stariĝis L.L. Zamenhof. Observantoj raportis,
ke en la ĉeestantaro fariĝis granda movado : multaj
personoj leviĝis el sia seĝo, aplaŭdegis, kriis,
levis la ĉapelojn, poŝtukojn, ventumilojn, ktp. Iom post
iom trankvilo renaskiĝis, kaj la aŭtoro de Esperanto povis
komenci la legadon de sia ĉi-suba parolado, kiu cetere finiĝas
per fama poemo-preĝo.
Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj !
I
SALUTAS VIN, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda
tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj
malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate
premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo,
kiu ĉiujn nin ligas. Mi salutas vin ankaŭ, glora lando
Francujo kaj bela urbo «Bulonjo-sur-Maro», kiuj
bonvole oferis gastamon al nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ
koran dankon al tiuj personoj kaj institucioj en Parizo, kiuj
ĉe mia trapaso tra tiu ĉi glora urbo esprimis sub
mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s.ro
la ministro de la Publika Instruado, al la Urbestraro de Parizo,
al la Franca Ligo de Instruado kaj al multaj diversaj sciencaj
eminentuloj.
Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia
kunveno ; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi,
kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos
telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo ;
ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por ŝanĝi la
politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego
da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ
la modesta domo, en kiu ni troviĝas ; sed tra la aero
de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj,
ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo
sentema : ĝi estas la sono de io granda, kio nun naskiĝas.
Tra la aero flugas misteraj fantomoj ; la okuloj ilin ne
vidas, sed la animo ilin sentas ; ili estas imagoj de tempo
estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon,
korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj
ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos.
En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis
el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis
al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio
disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la
alian. Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj,
kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn
kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj,
kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo
kaj la gloro de sia familio tiuj fratoj fariĝis
tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam
en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna
milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro
de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj
nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado
inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis
pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiuj la homoj denove
komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en
unu familion : sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis
pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin
serioze, neniu kredis pri ĝi.
|
|
|
|
Hodiaŭ
en
Bulonjo-sur-Maro kunvenis
ne francoj kun angloj,
ne rusoj kun poloj,
sed homoj kun homoj. |
|
|
|
|
Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi.
En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj
el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin
reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian,
ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu
nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas
unu la alian ; sed kia grandega diferenco estas inter ilia
reciproka kompreniĝado kaj la nia ! Tie komprenas
sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis
la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono,
por lerni fremdajn lingvojn ĉiuj aliaj partoprenas
en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo ; sed
en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiu, kiu nur deziras
nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo
fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado
estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar
tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ membro
de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas
kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ
sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj
fiera ; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj,
priviligiitaj kaj senpriviligiitaj, neniu humiliĝas, neniu
sin ĝenas ; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de
unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en
la homa historio ni membroj de la plej malsamaj popoloj staras
unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel
fratoj, kiuj ne altrudante unu la alia sian lingvon, komprenas
sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta,
amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite,
kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere homo al homo. Ni
konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar
hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis
ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.
Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj !
Ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj
nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi.
Ni montros al la mondo, ke reciproka kompreniĝado inter
personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por
ĉi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu aŭ
englutu alian, ke la muroj inter la popoloj tute ne estas io
necesega kaj eterna, ke reciproka kompreniĝado inter kreitaĵoj
de tiu sama speco estas ne ia fantazia revo, sed apero tute
natura, kiu pro tre bedaŭrindaj kaj hontindaj cirkonstancoj
estis nur tre longe prokrastita, sed kiu pli aŭ malpli
frue nepre devis veni kaj kiu fine nun venis, kiu nun elpaŝas
ankoraŭ tre malkuraĝe, sed, unu fojon ekirinte, jam
ne haltos kaj baldaŭ tiel potencege ekregos en la mondo,
ke niaj nepoj eĉ ne volos kredi, ke estis iam alie, ke
la homoj, la reĝoj de la mondo, longan tempon ne komprenis
unu la alian ! Ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta
lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos. Ĉiu,
kiu diras, ke la parolaj organoj de ĉiuj popoloj estas
malsamaj, ke ĉiu elparolas artan lingvon alie kaj la uzantoj
de tia lingvo ne povas kompreni unu la alian, venu al ni, kaj,
se li estas homo honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos,
ke li eraris. Li promenadu en la venontaj tagoj en la stratoj
de Bulonjo-sur-Maro, li observadu, kiel bonege sin komprenas
reciproke la reprezentantoj de la plej diversaj nacioj, li demandu
la renkontatajn esperantistojn, kiom multe da tempo aŭ
mono ĉiu el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon,
li komparu tion ĉi kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas
la lernado de ĉiu lingvo natura kaj, se li estas
homo honesta, li iru en la mondon kaj ripetatu laŭte :
«Jes, lingvo arta estas tute ebla, kaj la reciproka
kompreniĝado per neŭtrala arta lingvo estas ne sole
tute ebla, sed eĉ tre kaj tre facila.» Estas
vero, ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre
malbone kaj malfacile balbutas, anstataŭ paroli flue ;
sed komparante ilian balbutadon kun la perfekte flua parolado
de aliaj personoj, ĉiu konscienca observanto rimarkos,
ke la kaŭzo de la balbutado kuŝas ne en la lingvo,
sed nur en la nesufiĉa ekzerciteco de la diritaj personoj.
Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado,
nun en Bulonjo-sur-Maro fakte komenciĝas en pli granda
mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de
la diverspopolaj membroj de la homaro ; kaj unu fojon komenciĝinte,
ĝi jam ne haltos, sed iradas antaŭen ĉiam pli
kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo
malaperas por ĉiam. Gravegaj estas la nunaj tagoj en Bulonjo-sur-Maro,
kaj ili estu benataj !
|
|
|
|
Kiam
mi rigardas
la nunan brilantan staton
de nia afero,
mi rememoras kortuŝite
pri la unuaj pioniroj. |
|
|
|
|
En la unua kongreso de la esperantistoj estas necese diri kelkajn
vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero. Sed antaŭ
ol mi parolos pri la batalantoj speciale Esperantaj, mi sentas
la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu
havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde
la esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li,
multe farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale,
ne apartenas tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo,
por kiu ni batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro
Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapük. La lingva
formo, por kiu laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis
ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis,
kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo
entute kaj precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu
ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun
homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj
laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer
estis tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo
de lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj ;
dum multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis
unua, kiu havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan
lingvon de la komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam
estis jam preta, ĝi ne estis ankoraŭ publikigita),
kaj ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis ne praktika.
Li estis la unua, kiu per senlaca laborado vekis la intereson
de la mondo por la ideo de lingvo neŭtrala, kaj ne estas
lia kulpo, se lia falinta afero por longa tempo malvarmigis
la mondon por ĉia arta lingvo. Li volis fari grandan bonon,
kaj por la atingo de tiu bono li laboris tre multe kaj fervore,
kaj ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ
lia volo kaj laboro. Se la ideo de lingvo internacia iam venkos
la mondon tute egale, ĉu ĝi estos sub la formo
de Esperanto aŭ de ia alia lingvo , la nomo de Schleyer
okupos ĉiam la plej honoran lokon en la historio de nia
ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos. Mi esperas,
ke mi esprimos la opinion de ĉiuj partoprenantoj en nia
kongreso, se mi diros : «Ni esprimas nian koran
dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro
de la ideo de neŭtrala lingvo internacia !»
Nun mi transiros al la laborantoj speciale esperantistaj. Ne
venis ankoraŭ la tempo skribi oficialan historion de nia
afero, kaj mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon
al tiu aŭ alia persono ĉe la kompara taksado de la
meritoj de la diversaj batalantoj. Tial mi ne nomos ĉiun
el ili aparte, sed al ĉiuj kune mi esprimas koran dankon
pri ilia laborado en la nomo de ĉiuj amikoj de Esperanto.
Dek ok jaroj pasis de la tago, kiam Esperanto aperis en la mondo.
Ne facilaj estis ĉi tiuj dek ok jaroj. Nun mi vidas antaŭ
mi grandegan nombron da varmegaj amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas
per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ
ĉiujn naciojn de la mondo, ĉiujn rangojn, statojn
kaj klasojn de la homoj. Tre granda kaj vasta estas jam nia
literaturo, tre multaj estas niaj gazetoj, en la tuta mondo
ni havas nun grupojn kaj klubojn esperantistajn, kaj al neniu
klera homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata.
Kiam mi rigardas la nunan brilantan staton de nia afero, mi
rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris
por nia afero en tiu malĝoja tempo, kiam ni ĉie renkontadis
ankoraŭ nur mokon kaj persekuton. Multaj el ili vivas ankoraŭ
kaj ili rigardas nun kun ĝojo la fruktojn de sia laborado.
Sed ho ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas. Dek ok jaroj
estas granda peco da tempo. En tiu ĉi granda spaco da tempo
la morto rabis al ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj.
Citi ĉiujn nomojn estus nun afero ne ebla ; mi nomos
nur kelkajn el ili. La plej frue forlasis nin Leopoldo Einstein,
la unua energia propagandisto de nia afero ; lia morto
estis granda bato por nia afero entute, kaj speciale por ĝia
disvastiĝado en Germanujo. Poste la morto rabis al ni Jozefon Wasniewski,
la simpatian kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia afero
en Polujo. Kaj antaŭ kelke da jaroj mortis tiu persono,
al kiu Esperanto ŝuldas multe, tre multe kaj sen kiu nia
afero nun eble tute ne ekzistus : mi parolas pri la neforgesebla
W.H. Trompeter. Neniam parolante pri si, postulante por
si nenian dankon, li prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan
aferon, kiam ĝi troviĝis en la plej malfacilaj cirkonstancoj ;
li sola subtenadis ĝin tiel longe, ĝis la nombro de
la esperantistoj fariĝis sufiĉe granda por subtenadi
la aferon per fortoj komunaj. Kiel li ĝojus nun, se li
vidus la nunan staton de nia afero !
Krom la nomitaj tri personoj estas ankoraŭ granda, ho ve,
tre granda nombro da personoj, kiuj multe laboris por nia afero
kaj ne povas vidi la fruktojn de siaj laboroj. Ili mortis korpe,
sed ili ne mortis en nia memoro. Mi proponas, estimataj sinjorinoj
kaj sinjoroj, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de
niaj seĝoj. Al la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj
esperantistaj la unua kongreso esperantista esprimas sian respekton
kaj pian saluton.
Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita
al vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento
mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas
la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al
iu plej alta forto kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed
tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed
simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi
momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio,
sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras inter miaj
animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia
koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas
min kun mia preĝo :
L
VI, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.
Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro ;
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
Ĉe via altaro.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale ;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l' granda homaro !
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron ;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.
La verdan standardon tre alte ni tenos :
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.
(Longa aplaŭdegado, krioj : Vivu Zamenhof,
vivu Esperanto !)
Lejzer Ludwik Zamenhof,
Bulonjo-ĉe-Maro, 5 aŭg. 1905.
|