Publika danko de L.L. Zamenhof
- Iom post la okazo de la Univerala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro
en 1905, L.L. Zamenhof, iniciatinto de la lingvo Esperanto
kaj honora prezidanto de la Kongreso, faris per Esperanto-gazetoj
publikan, komunan dankon al la esperantistoj kaj precipe al la organizantoj
de la Bulonja Kongreso.
- Jen ĉi-sube la teksto de tiu danko.
N
LA DAŬRO de mia vojaĝo al la kongreso kaj revojaĝo
de la kongreso kaj tiom pli en la tuta tempo de la kongreso
mem mi ricevadis de ĉiuj flankoj tre multe da signoj de
sincera amikeco, kiuj min tre tuŝis kaj restos ĉiam
en mia memoro. Krom la partoprenantoj en la kongreso ankaŭ
grandega multo da forestantaj esperantistoj el plej diversaj
landoj kaj urboj esprimis al mi letere plej korajn bondezirojn
kaj plej entuziasmajn gratulojn k.t.p. Ne havante la eblon danki
ĉiun aparte, mi permesas al mi esprimi per la gazetoj esperantistaj
mian komunan koran dankon al ĉiuj miaj amikoj.
Apartan dankon mi esprimas al la eminentuloj kaj reprezentantoj
de la urboj Parizo, Boulogne, Folkestone, Dover kaj Calais por
la kora kaj honoranta akcepto, kiun ili sub mia adreso faris
al la afero Esperanto.
Sed la plej grandan dankon mi esprimas, en mia nomo kaj sendube
ankaŭ en la nomo de ĉiuj esperantistoj, al S-ro A. Michaux
kaj liaj helpantoj, al kies energia kaj senlaca laborado ni
ŝuldas la tutan kongreson kaj la ĝojojn kaj sukcesojn,
kiujn ĝi alportis al ni.
Uzante la okazon, mi sciigas ankaŭ la amikojn esperantistojn,
ke post kelka tempo eliros oficiala raporto pri la kongreso
kaj tie estos montritaj la adresoj, sub kiuj oni devas sin turni
kun ĉio, kio koncernas la «Provizoran Lingvan Komitaton»
kaj la «Provizoran Komitaton de Organizado». La
raporto ne povas esti pretigita tiel rapide, kiel ni dezirus,
kaj la esperantistoj volu pardoni la prokraston.
L.L. Zamenhof
|