IURILATE
bonega estas la ekpenso dediĉi al la «Zamenhofa Tempo»
Kolekton da esperantaj studaĵoj kaj inaŭguri tiun
Kolekton per broŝuro okaze de la 60a datreveno de la Unua
Universala Kongreso de Esperanto.
Efektive, necesas memorigi la jarojn, kiuj, post longa periodo
da provoj kaj hezitoj, konis tre gravan disvastigon de la genia
ellaboraĵo de Doktoro L.L. Zamenhof. En la esperantista
mondo, entuziasmo kaj preskaŭ mistiko signis tiun periodon,
dank' al eminentaj kaj tre agemaj pioniroj en la plimulto de
la nacioj.
La plej impona kaj okulfrapa manifestacio de tiu spiritstato
estas la Unua Universala Kongreso de Esperanto, organizita en
Boulogne-sur-Mer (Francujo) en aŭgusto 1905, de la Komitato
de la loka esperantista Grupo, tiam prezidata de la senkompara
propagandisto Advokato Alfred Michaux [miŝo], kies
sekretario mi havis la honoron fariĝi. Nuntempe, mi verŝajne
estas la unika postvivanto el la membroj de tiu Komitato. Kiel
tia, oni petis al mi la verkadon de tiu Antaŭparolo.
La Kongreso de Boulogne-sur-Mer antaŭe estis grandzorge
preparita. Jam plurajn monatojn antaŭ la Kongreso, la urbo
estis vere «esperantigita». Speciala kurso estis
rezervita al la komercistoj kaj ties helpantoj, por ebligi la
montradon, ĉe la fenestregoj dum la Kongreso, de la etikedo
«Oni parolas Esperanton». Krome, la esperantista
standardo elektita de la loka Grupo kaj post propono de Doktoro Zamenhof,
oficialigota de la Kongreso, la 9an de aŭgusto 1905, kiel
standardon de la esperantista Movado, estis flirtigita en la
ĉefaj stratoj de la urbo, antaŭ la malfermo de la
Kongreso. Tiamaniere, alvenante al Boulogne, la gesamideanoj
de la tutmondo ricevis la impreson eniri la veran ĉefurbon
de «Esperantujo» !
Plie, antaŭ la Kongreso, mi verkis, por la estontaj gekongresanoj,
la «Kongresa LibroBoulogne-sur-Mer1905»,
kiu, krom diversaj poezioj de D.ro Zamenhof, enhavis tri
partojn :
Gvidlibro de la urbo Boulogne por helpi la gekongresanoj
dum la vizito de la urbo,
Frazlibro franca-esperanta por faciligi la konversaciojn
kun Boulogne'anoj, kiuj ne sufiĉe parolis Esperanton,
Multaj komercaj kaj industriaj anoncoj por firmaoj de
Boulogne.
Tiu libro estas nun netrovebla en la librejoj, eĉ esperantistaj !
 |
 |
 |
|
La
Kongreso okazis meze
de ĝenerala entuziasmo,
en vere emociiga kaj
kortuŝa etoso. |
|
 |
 |
 |
La Kongreso malfermiĝis sub la efektiva prezidado de Doktoro Zamenhof.
Dum la unua kunsido, la akcepto al Doktoro Zamenhof kaj
al lia admirinda parolado estis preskaŭ freneziga. Tiam
ĉiuj gekongresanoj leviĝis kaj unuanime kantis la
esperantistan himnon «La Espero» (poezio de D.ro Zamenhof,
muziko de Félicien de Ménil). Ankaŭ ĉiuj
aliaj kunsidoj tutkongresaj aŭ fakaj, okazis en vere emociiga
kaj kortuŝa etoso. Mi devas speciale mencii la kunsidon,
dum kiu estis aprobita la «Deklaracio
pri la Esenco de Esperantismo», proponita de Doktoro Zamenhof
kaj kiu, laŭ liaj propraj vortoj, devis «difini
klare la principojn, kiujn por la bono de nia afero ĉiu
esperantisto devas observi, por ke ni ĉiuj laboradu ĉiam
tute konsente kaj ne tiru la aferon ĉiu al sia flanko».
Mi ne povas ne memorigi, ke dum la Kongreso, religiaj diservoj
de pluraj kredoj okazis en Boulogne, dum kiuj oni aŭdis
esperantlingvajn predikadojn.
Memorigindaj estas ankaŭ la granda Bankedo prezidita de
l' Urbestro de Boulogne kaj la belega Balo, en kiu partoprenis
granda nombro da gesamideanoj, kun naciaj kaj regionaj vestaĵoj.
La spektaklo de tiu Balo rememorigis la «Babelan Turon»,
sed ĉiuj diversnaciaj loĝantoj de tiu elvoko kompreniĝis
facile... dank' al Esperanto !
Ankaŭ la muzikaj kaj teatraj vesperoj pri kies organizado
mi persone zorgis ricevis grandan sukceson, precipe la
esperantlingva prezentado de komedio de la fama franca klasikulo
Molière [moljer] : «La Edziĝo kontraŭvola»,
ludita, en teatraj vestaĵoj, de dek neprofesiaj roluloj
de naŭ diversaj landoj (mi rolis kiel Sganarelle). Tiu
elstara prezento ricevis ampleksan aprobon kaj profunde impresis
ĉefe la ĵurnalistojn, kiuj ĉeestis ĝin.
Mi devas ankaŭ memorigi, ke la Kongreso finiĝis per
vizito al la kvar francaj kaj anglaj havenoj de Boulogne, Folkestone,
Dover kaj Calais ; la gekongresanojn veturigis speciala
marŝipo, ĉe kies ĉefmasto flirtis unuafoje
sur ŝipo la esperantista standardo.
Unuvorte, la Kongreso de Boulogne okazis meze de ĝenerala
entuziasmo. Inter la memoraĵoj de mia longa vivo, ĝi
postlasis neforgeseblan impreson. La urbo Boulogne plej prave
iniciatis eternigi tiun memorindan eventon, donante la nomon
«Doktoro Zamenhof» al unu el siaj publikaj
placoj, proksime de la hejmo de Alfred Michaux, kie loĝis,
dum la Kongreso, Doktoro kaj Sinjorino Zamenhof.
Mi tre ĝojas, ke la aperigo de tiu ĉi broŝuro
ebligis al mi mallonge revivigi antaŭ la novaj generacioj
de esperantistoj, tiujn prestiĝajn momentojn de la internacia
esperantista Movado de antaŭ pli ol duon-jarcento !
Kiel konkludo de tiu Antaŭparolo, mi opinias nepre necese
citi la sekvantajn liniojn skribitajn de Doktoro Zamenhof
dum la Unua Kongreso :
«Kion disigis ne unu miljaro,
Tion kunigis Bulonjo ĉe l' Maro.»
Aŭgusto 1965.
Paul Boulet,
Sekretario de la Organiza Komitato
de la Unua Universala Kongreso de Esperanto,
Boulogne-sur-Mer (aŭgusto 1905)