Sinjorinoj kaj Sinjoroj !
OR
SOLVI la problemon pri la Ligo, kiu okupas nun la pensojn de
ĉiuj esperantistoj kaj antaŭ ĉio la pensojn de
la kongresanoj, ni turnu nin tien, kie oni ĉiam trovas
senpartian saĝan respondon, ni demandu la instruanton,
kiu en ĉiuj landoj kaj tempoj donis, donas kaj donos seneraran,
plene konfidindan konsilon ni turnu nun, Sinjoroj, al
la historio.
Nun kiam ĉiuj niaj penoj kaj laboroj celas la disvastigadon
de nia lingvo, kiam ĉiuj veraj esperantistoj varbas novajn
adeptojn por nia ideo, unuvorte kiam ni per ĉiuj rimedoj
propagandas Esperanton, ni travivas epokon, kiun mi nomus la
propaganda epoko de Esperanto. Ni esperu, ke baldaŭ finiĝos
ĉi tiu epoko, kiu daŭras jam dek ok jarojn, ni esperu,
ke baldaŭ nia lingvo estos oficiale akceptita de la tuta
mondo, kiel lingvo internacia. Tiam Esperanto, kiu nun estas
por ni celo, fariĝos por ni rimedo. Ni uzos ĝin, mi
ne dubas, ne nur por nia propra utilo, sed antaŭ ĉio
por la bono de l' homaro.
En la unua epoko de la historio de Esperanto, kiun mi nomis
propaganda, facile estas distingi tri periodojn. En la unuaj
jaroj Esperanto disvastiĝis preskaŭ ekskluzive en
Rusujo, la plejmulto de adeptoj, la propagandistoj kaj aŭtoroj
preskaŭ ĉiuj estis rusoj. Kofman, Gernet, Zinovjew,
Postnikow, Ostrowski kaj multaj, multaj aliaj skribis kaj agis
en ĉi tiu periodo, kiun oni devas nomi rusa. Ankaŭ
en aliaj landoj ni trovas en tiu tempo nomojn, kiuj ne estos
forgesitaj : Waŝniewski, Grabowski en Polujo, Einstein
kaj Trompeter en Germanujo, Beaufront en Franclando, Nylén
kaj Langlet en Svedujo ; sed ilia agado tre fruktoporta
por Esperanto entute ne sukcesis altiri al nia ideo iliajn samlandanojn.
La plej novaj esperantistoj, kiuj vidas la rapidajn nunajn progresojn
de Esperanto kaj legas pri la malrapida sukceso de nia ideo
en la unuaj jaroj, ne juste juĝas la faktojn kaj ne komprenas
la grandegan meriton de la batalantoj de l' unua horo. Por montri
ilian eraron mi ripetos la vortojn de S.ro Beaufront, skribitajn
en la jaro 1896 al la redakcio de «Lingvo Internacia».
Jen ili estas.
«Post la franca revolucio en 1793 jaro elmigrinto reveninta
el eksterlando Francujon estis iam demandata : «Kion
vi faris dum tiu terura tempo ?» «Kion vi
faris ?» respondis li «Mi
vivis !» Tia povus esti nia respondo al tiu,
kiu miras, ke ni ne sufiĉe vastiĝis en la mondo
dum la 19 jaroj de nia ĝisnuna ekzistado. Jes, ni vivis,
kvankam ĉio mankis al ni, kvankam ĉiutage ni devis
batali kontraŭ nova malhelpaĵo, kvankam oni ĉiam
anoncis nian morton kaj eĉ penis rapidigi ĝin. Ni
vivis malgraŭ la malamikoj kaj la persekutantoj, malgraŭ
la ĵaluzo, la envio, la mokado, la insulto. Ni vivis,
kaj ĉiu peno por mortigi nin restis senfrukta. Ĉu
tio ĉi ne estas jam io ? io bela, io miriga ?»
La rusa periodo de la historio de nia lingvo estas do tre grava,
ĝi estas la tempo de la malfacila batalado de la unuaj
pioniroj kontraŭ la homa indiferenteco kaj skeptikeco.
La lingvo multe gajnis de tio, ke la unuaj aŭtoroj estis
slavoj. La simpleco de la slava sintakso, la logika aranĝo
de la frazoj en la slavaj lingvoj, ilia absoluta libera kaj
natura vortordo estis senkonscie enkondukitaj en Esperanton
de la slavaj aŭtoroj kaj estis poste imitataj de neslavoj.
Sed krom aferoj imitindaj la rusoj kaj aliaj slavoj enkondukis
en Esperanton ankaŭ kelkajn malbonaĵojn, kiuj bedaŭrinde
ankaŭ trovis imitantojn. La riĉeco de la slavaj lingvoj
dependas de la uzado de prepozicioj-prefiksoj. Ili donas al
la radiko tre multajn signifojn, kiuj iafoje tiel ŝanĝas
la radikan sencon, ke preskaŭ neeble estas klarigi la kialon
de la fakto. Krom tio la prepozicioj-prefiksoj anstataŭas
en la slavaj lingvoj la kunmetitajn tempojn. Pri ĉi tiuj
du punktoj ofte forgesas la slavaj esperantistoj kaj uzante
prepoziciojn laŭ la slava maniero fariĝas iafoje nekompreneblaj.
Kiel ekzemplon mi citos la vortojn elrigardi, subaĉeti,
kiuj estas teruraj nekompreneblaj idiotismoj.
Post la rusa venis la franca periodo de Esperanto. La senlaca
dekjara agado de S.ro Beaufront alportis fine fruktojn
kaj en la jaro 1898, en kiu estis fondita la franca societo
por la propagando de Esperanto [ndlr :
nun Espéranto-France] kaj la gazeto «L'Espérantiste»
[ndlr : nun «Le Monde de l'Espéranto»],
Esperanto komencis rapide disvastiĝi en la lando, kiu tiel
gasteme nun akceptas nin en Boulogne. Sed se mi nomas la duan
periodon franca, mi faras ĝin ne sole pro la granda disvastiĝo
de nia lingvo en Francujo, sed antaŭ ĉio pro la gravegaj
verkoj, kiuj estis skribitaj en tiu tempo de francoj. La lernolibroj,
kiuj ekzistis antaŭe, enhavis nur tre malgrandajn klarigojn
pri la signifo de la prefiksoj kaj sufiksoj kaj tute ne posedis
sintakson. Tiun mankon forigis la verkoj de S.ro Beaufront :
La grammaire de la langue Esperanto kaj Le commentaire
sur la langue Esperanto. Se ni rememoros, ke S.ro Beaufront
verkis la unuan pli vastan Esperanto-nacian vortaron, ni rajte
kaj prave povos diri, ke li kodigis Esperanton. Sed S.ro Beaufront
ne estis la sola talenta kaj senlaca batalanto en Francujo.
Mi ne ripetas ĉi tie la nomojn, kiuj estas konataj de ĉiuj
esperantistoj : Méray, Cart, Bourlet, Fruictier kaj
aliaj faris dum kelkaj jaroj tiom por nia ideo, ke la atingita
rezultato sendube superis eĉ iliajn proprajn esperojn.
La franca periodo, tiel fruktoporta por nia afero, ankaŭ
lasis kelkajn malbonaĵojn en nia lingvo. Se en la unuaj
jaroj al ni mankis la teorio, post la apero de la francaj lernolibroj
oni komencis tro zorgi pri la teorio, penis skribi tro klare
kaj enkondukis multepezan stilon. La trouzado de la kunmetitaj
tempoj kaj aliaj Beaufront'ismoj estas la postsigno de la franca
periodo.
Post la rusa kaj franca periodo, en la lastaj jaroj venis la
tempo, en kiu Esperanto rapide disvastiĝis en ĉiuj
landoj. Aliĝis tiel longe indiferentaj por nia ideo Anglujo
kaj Germanujo, en aliaj landoj nia movado komenciĝis en
tiuj jaroj aŭ faris grandajn kaj rapidajn progresojn
unuvorte venis la multenacia periodo de Esperanto, venis tempo,
en kiu oni povas rajte diri, ke en Esperantolando la suno neniam
subiras.
Superflue estas insisti pri la grandegaj utiloj, kiujn la multenacieco
alportis al nia lingvo : ĉiu popolo, ĉiu idiomo
donacis al Esperanto ion el sia trezorejo ; pliriĉiĝis
nia frazeologio kaj fariĝis kapabla esprimi ĉion,
eĉ plej delikatajn nuancojn. Sed, ho ve, ni ne kaŝu
ankaŭ la malbonaĵojn liveritajn de tiu periodo. Pro
manko da analizo, pro nekompreno de la principo de l' internacieco,
la diversnaciaj aŭtoroj uzas tre ofte idiotismojn de siaj
idiomoj, kio iafoje faras nekompreneblaj frazojn de iliaj artikoloj.
Ni esperu, ke eĉ tiu periodo ne longe daŭros, ke baldaŭ
ĉiuj aŭtoroj komprenos, ke ne sufiĉas skribi
Esperante, sed oni devas skribi internacie egale kompreneble
kaj facile kompreneble por ĉiuj nacioj. S.ro Cart
diras :
«En Esperanto estas, unue, nur unu stila regulo :
skribi plej klare ; kio estas klara, tio povas esti nekorekta,
sed neniam malbona ; due, unu malpermeso : skribi
malklare ; kio ne estas klara, tio povas iafoje esti
korekta, sed neniam bona.
La principo de l' internacieco devas ĉiam superi
ĉiujn aliajn.»
La historio de Esperanto liveras do sufiĉe da pruvoj,
ke ni bezonas ion, kio certigos la unuecon de la lingvo, kio
gardos la zamenhofan fundamenton, solvos ĉiujn dubojn pri
la senco de la vortoj, pri la uzado de la esprimoj kaj pri la
akceptebleco de novaj vortoj unuvorte, ke ni bezonas
lingvan internacian komitaton. Kiam aperos la fruktoj de ĝia
agado, la multenacia periodo de Esperanto fariĝos internacia
la lasta de la propaganda epoko. Tiun ĉi periodon
malfermos jam nia kongreso, kie la reprezentantoj de dekduo
da lingvoj parolas unuj kun la aliaj, havas la eblon juĝi,
kia maniero de parolado estas plej bona, plej facile komprenebla,
kie ni lernas evitadi la malbonaĵojn kaj imitadi ĉion
imitindan. Kvankam S.ro Bourlet en sia artikolo antaŭdiris,
ke ne plej spertaj sed plej riĉaj esperantistoj venos kongreson,
tamen mi estas certa, ke hodiaŭ li ŝanĝis sian
opinion. Li sendube konsentos, ke li eraris, ĉar ĉiuj
landoj sendis eminentajn, spertajn samideanojn, kies reciproka
interparolado kreas unuforman, internacian stilon.
E
LA HISTORIO de nia lingvo klare pruvas, ke ni bezonas internacian
lingvan komitaton, ĝi montras ne malpli konvinke, ke ni
bezonas internacian organizacion por ĉiuj ĝeneralaj
aferoj, kiuj koncernas ne apartajn societojn aŭ grupojn,
sed la tutan esperantistaron. Multajn, tre multajn aferojn povas
aranĝi kaj plenumi nur internacia federacio de niaj societoj,
grupoj kaj izolitaj esperantistoj. Ĝi kaj nur ĝi povas
kunigi la fortojn de ĉiuj samideanoj. Mi citos nur kelke
da ekzemploj. De du jaroj S.ro Ménil eldonas tutmondan
jarlibron, kiu enhavas la nomaron de la esperantistoj en la
tuta mondo. S.ro Ménil kaj liaj helpantoj faris ĉion
eblan por doni al ni verkon plenan kaj konfidindan kaj ni ĉiuj
estas dankaj al ili, sed ĉu tian laboron povas plenumi
privataj personoj ? Scii, kiom da anoj ni havas en la tuta
mondo, kiom da aprobantoj kaj kiom da veraj esperantistoj, kiom
da societanoj kaj kiom da izolitaj anoj, estas afero ekstreme
por ni grava. La kvanto kaj la kvalito de la esperantistaj batalionoj
mi ripetas la trafan esprimon de S.ro Seynaeve
devas esti bone konata de ni. Sed tian statistikon povas liveri
al la tutmonda jarlibro nur organizita Ligo de niaj societoj.
Nia centra komitato prilaboros planon, dissendos cirkulerojn
al ĉiuj societoj, kaj ili facile kolektos en ĉiuj
urboj la nomojn de esperantistoj, antaŭ ĉio de veraj
esperantistoj, kiuj interesiĝas pri la afero kaj kiuj...
ne forlasis ankoraŭ nian mondon.
Kaj aliaj ĝeneralaj aferoj ? Esperantistaj kongresoj,
ekspozicioj, reprezentado de Esperanto en neesperantistaj kongresoj
kaj ekspozicioj, vasta propagando kaj multaj aliaj aferoj povas
esti aranĝataj nur de internacia organizacio. Ĝi naskos
ankaŭ la lingvan komitaton.
La utilo de la organizacio estas nedubebla, tion facile konsentos
eĉ ĝiaj kontraŭuloj. Sed laŭ ilia opinio
krom utilo ĝi alportos ankaŭ malutilojn, tiel grandajn
kaj danĝerajn, ke ĝi pereigos nian aferon. Kiuj estas
ĉi tiuj danĝeroj ? La kontraŭuloj nomas
du : unue, ke la Ligo neniigos la liberecon de ekzistantaj
societoj kaj, due, ke la internacia federacio timigos la registarojn,
kiuj vidos en ni danĝeran korporacion kaj agos kontraŭ
ni. Pri unua punkto sufiĉas diri, ke la kontraŭuloj
de la Ligo atakas fantomojn, imagas kaj divenas en la projekto
intencojn, kiujn havas neniu. La Ligo regos nur aferojn, kiuj
koncernas la tutan esperantistaron. Ni partianoj de la federacio
de niaj societoj ankaŭ opinias, ke ĉiuj nunaj societoj
devas resti tute sendependaj kaj liberaj ; kiel S.ro Moch,
ni ankaŭ postulas, ke «la federacio estu organizita
formo de libereco, la celo, kiun devas alkuri egaluloj liberaj,
kiam ili volas kunlabori».
Eraras ankaŭ personoj, kiuj supozas, ke registaroj de kelkaj
landoj persekutos nin. Sinjoroj, la registaroj kontraŭbatalas
ne ĉion, kio havas la nomon «internacia», sed
nur tion, kies esencon ili opinias danĝera por la ŝtato.
La registaroj ne timas la verdan koloron. Kiel la bovon sur
la areno ilin timigas nur la ruĝa. Ili ne estas daltonistoj
kaj distingas la kolorojn ne malpli bone, ol la bovo. Eĉ
se ni supozos, ke en iu lando oni persekutos la liganojn, ĉu
tio devas deteni nin de la fondo de la Ligo ? Ne, certe
ne ! Esperanto ne estas kreita por unu lando kaj vivas
ne per unu lando. La malpermeson de la registaro atentu la esperantistoj
de tiu lando, ĉi tio estas ilia afero. Oni povas esti certa,
ke eĉ sen oficiala permeso ili partoprenas en la agado
de la Ligo, same kiel la anoj de la landoj liberaj ; se
ili ne faros ĝin, aliaj laboros en la Ligo sen ili. Sed
ĉar ekzistas landoj-malliberejoj, ĉu ĉiuj devas
porti katenojn ?
Fine, Sinjoroj, ankoraŭ kelke da vortoj. La grava demando
pri la Ligo, sendepende de la rezultato de niaj disputoj, ne
devas dissemi malpacon en nia anaro. Kun la Ligo aŭ sen
la Ligo, nia celo ĉiam restas la sama :
«Ni ĝin atingos per la potenco
De nia sankta fervoro,
Ni ĝin atingos per pacienco
Kaj per sentima laboro.
Glora la celo, sankta l' afero,
La venko baldaŭ ĝi venos.
Levos la kapon ni kun fiero,
La mondo ĝoje nin benos.»
(Longa aplaŭdego.)
Kabe,
Bulonjo-ĉe-Maro, 8 aŭg. 1905.