Prelego
- S.ro Claude PIRON
- Dimanĉon la 27an de marto 2005
- En Bulonjo-ĉe-Maro, en la kongresejo (salono Zamenhof)
«Esperanto : kiaj perspektivoj post unu jarcento ?»

Antaŭ cent jaroj
ENT
JAROJ. Jam cent jaroj pasis, ek de tiu ĉefmomento en la homara
historio, kiam Zamenhof ĉi-urbe alparolis la unuan kongreson
de Esperanto, dirante :
«Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj
el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj
kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por
frate premi al si reciproke la manojn. [...] Modesta estas nia
kunveno ; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi kaj
[niaj] vortoj ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj [...] de
la mondo. [...] Sed tra la aero de nia salono flugas misteraj
sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo,
sed senteblaj por ĉiu animo sentema : [...] la sonoj
de io granda, kio nun naskiĝas.»
Kaj iom pli poste li diris :
«En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj,
privilegiitaj kaj [senprivilegiaj], neniu humiliĝas, neniu
sin ĝenas, [...] ni ĉiuj estas plene egalrajtaj ;
ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj
de unu familio. Kaj la unuan fojon en la historio de la homaro
ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud la alia
ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj [...]
kiuj premas al si reciproke la manojn [...] sincere, kiel homo
al homo. Ni konsciu bone la gravecon de la hodiaŭa tago,
ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-[ĉe]-maro
kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj
kun homoj.»
Verŝajne, kiam mi parolis pri tiu tago de 1905 kiel ĉefmomento
de la homa historio, la plimulto el vi pensis : «Nu,
li vere troigas.» Eble. Sed mia opinio ne estas senbaza.
Min ege impresis fakto, pri kiu mi legis en Unesko-dokumento. Antaŭ
longe, afrika tribestro, kiun oni provis konvinki, ke utilas kapabli
skribi kaj legi, rifuzis tion kredi. Oni do proponis al li eksperimenton.
Li diru ion, ion ajn, al iu, kiu notos liajn parolojn, kaj la paperon
oni portos al alia vilaĝo, kaj li akompanos tiujn, kiuj portos
ĝin. En tiu vilaĝo estos iu, kiu ne ĉeestis, kiam
li parolis, kaj kiu do ne aŭdis liajn vortojn, sed kiu scipovas
legi. Tiun oni petos legi la tekston sur la papero. La tribestro
konsentis. Kaj kiam la grupo alvenis al la alia vilaĝo, kaj
iu tie laŭtlegis, kion li diktis antaŭe, li estis ege
mirigita. Iu, kiu estis for, kiam li parolis, kapablis ekzakte rediri
liajn vortojn. Nekredeble ! Vere mirakla afero !
Estas fakto, ke la invento de skribado havis impresajn konsekvencojn.
Grandan parton de nia komforto, de nia plezuro, de niaj scioj, de
niaj ĝojoj, de nia sano ni ŝuldas al la fakto, ke skribo
ekzistas. Se skribo ne ekzistus, ni ne estus tiuj, kiuj ni estas.
Tial oni povas diri, ke la momento, kiam unuafoje transdoniĝis
ideoj aŭ informoj skribe, estis ŝlosila momento en la
historio de la homaro, eĉ se neniu scias, kie kaj kiam ĝi
okazis.
Miaopinie, ankaŭ la momento, kiam interkompreniĝis unuafoje
homoj el dudek landoj sen interpretistoj, kaj sen tio, ke iu devu
paroli la lingvon de alia popolo, estis ŝlosila momento en
la historio de la homaro. Kaj tiu eksterordinara momento okazis
ĉi tie en Bulonjo en 1905.
Okazis ankaŭ io tre grava, kiam Zamenhof deklamis sian poemon
«Preĝo sub la verda standardo» : pluraj
ĉeestantoj ploris ! Per tiu fakto estis definitive
rebatita la argumento de tiuj, kiuj asertas, ke lingvo enkabinete
naskita ne povas havi animon. Se deklamo povas emocii, ĝis
larmoj, tio signifas, ke la uzata lingvo estas multe pli ol io robota,
meĥanika, uzebla nur por celoj praktikaj, kiel opiniis la plimulto
el la tiutempaj intelektuloj, ĝi kapablas tuŝi la korojn,
ĝi havas animon.
Multaj el ni spertis tiun animon diversokaze. Ni scias, ke Esperanto
povas igi nin vibri, jen entuziasme, jen ĝoje, jen elreviĝe,
jen furioze, ni spertis, ke niaj sentoj vibras per ĝi, ni scias,
ke ni povas disputi, kvereli, koleri en ĝi, sed ankaŭ
uzi ĝin konsole kaj ame, kaj ke en ĉiuj ĉi okazoj
ĝi neniam montriĝas malsupera al la aliaj lingvoj. Kiam
oni ion travivis, oni ne povas dubi pri la travivaĵo. Tial,
egale kion diros la skeptikuloj, kiuj identigas Esperanton al senviva
kodo, ni scias, ke ili eraras. Eĉ se ni ne sukcesas
komuniki nian sperton al la ekstera mondo, tamen la fakto restas,
ke Esperanto estas io viva, lingvo kun animo. Tion ni scias proprasperte.
Kaj tio ne estas afero de opinio, kaj do de subjektiveco. Tio estas
fakto, io objektiva, dum la ideo, ke Esperanto ne havas animon,
estas simpla, subjektiva opinio, bazita sur neniu sperto aŭ
observo.
Apud faktoj, subjektivaj opinioj neniom pezas, longperspektive.
Opinioj varias, opinioj ŝanĝiĝas, sed faktoj restas
faktoj, solidaj, nerenverseblaj, ĉiam venkontaj, ĉar ili
estas la realo, dum opinioj estas nur mensaj bildoj, kiuj, se ili
ne baziĝas sur io reala, povos nur post ia tempo disfali.
La tri homaj cerboj kaj la animo de Esperanto
I
INSISTAS pri tiu punkto, ke Esperanto havas animon, ĉar ĝi
estas laŭ mi ege grava. Mi multe legis la tekstojn de Zamenhof,
liajn paroladojn, liajn leterojn. Kaj mi ĉiam admiris unu el
liaj karakterizoj, kiu estas ne ofta : la rimarkindan ekvilibron
inter la du duonsferoj de lia cerbo.
Homa cerbo estas triopo. En la plej malalta tavolo, ĝi estas
pure instinkta, ĝi estas kiel la cerbo de serpento : en
tiu plej funda tavolo troviĝas la praa, primitiva parto de
ni : tie ni travivas la bazajn emociojn, kiel panikon, deziron,
agresemon, kaj tie estas la komandejoj, kiuj igas nin reagi kapte,
sinkaŝe, forkure aŭ atake. Sed super tiu praa cerbo troviĝas
la t.n. kortekso, kiu dividiĝas en du duonsferoj, similaj al
la du partoj de senŝeligita nukso. Tiuj du duonsferoj havas
malsamajn funkciojn. Nu, ĉe dekstramanulo (1),
la maldekstra duonsfero funkcias per vortoj, ciferoj, mezuroj, racio,
analizo, dedukto, faktoj, volo, disciplino kaj similaj aferoj, tial
mi emas nomi ĝin la cerbo de rigoro. Kontraste, la dekstra
funkcias per bildoj, senvortaj simboloj, sentoj, inkluzive de la
estetikaj kaj artaj, etosoj, imago, metaforoj, intuicio, spontanaj
pensoĉenoj, sonĝoj kaj revoj, poezia maniero rigardi la
mondon, kreemo, libereco, tial mi nomas ĝin la cerbo de fido,
ĉar nur se oni fidas oni povas lasi ĝin funkcii laŭ
sia nekredebla fekundeco. Ĝenerale ĉe homo, kaj ofte ĉe
tuta popolo, unu el la duonsferoj superregas. Sed ĉe Zamenhof
ambaŭ estis, ne nur bonege disvolvitaj, sed ankaŭ kunordigitaj
tute harmonie.
Kaj tion oni retrovas en la lingvo mem. Ĝi estas rigora, ĝi
postulas disciplinon, kaj do postulas, ke oni aktivigu la maldekstran
duoncerbon. Pensu nur pri la akuzativo, pri la fakto, ke verboj
estas ĉu transitivaj, ĉu netransitivaj, aŭ pri la
nete difinita senco de la prepozicioj. Esperanto estas lingvo pli
rigora ol la plimulto. Sed ĝi estas ankaŭ pli libera.
La rajto kombini radikojn kaj afiksojn sen ia limigo esta io tipa
pri la dekstra duoncerbo, kaj same la libereco en la vortordo aŭ
en la sintakso. Por esprimi unu ideon, Esperanto disponas multe
pli da diversaj ebloj ol aliaj lingvoj. Vidu, kiom da manieroj prezentiĝas
por esprimi la ideon «Mi venis al Bulonjo per trajno» :
Al Bulonjo mi trajnis, mi venis trajne Bulonjon, Bulonjen
trajnis mi, pertrajne mi al Bulonjo venis, eĉ
almenaŭ humure aŭ poezie mia alBulonja veno
estis trajna, trajne mi alBulonjis. Se, por verkisto,
Esperanto havas ŝatindajn flekseblecon kaj riĉecon, tio
ŝuldiĝas ĝuste al tiu maloftega kunordigo de rigoro
kaj libereco, al tiu integriĝo de la du cerbaj duonsferoj.
Esperanto per tio estas unika. Lingvoj akcentas jen unu, jen alian
trajton. La franca kaj germana estas rigoraj, sed lasas malmulte
da libereco en la maniero esprimi sin. La angla kaj la ĉina
estas pli liberaj, sed al ili mankas rigoro kaj, sekve, precizeco.
Jes, Esperanto estas unika en la panoramo de la lingvoj. Per ĝi
la menso povas funkcii fajne, nuance, precize, klare, sed
en ĝi ankaŭ la koro trovas ilon por esprimi sian
vastecon, sian fantazion, siajn plej intimajn kaj intensajn sentojn
kaj emociojn.
Al io unika mezuma homo ne emas kredi. Tial la elstaran bonecon
de Esperanto la plimulto de niaj samtempuloj simple ne povas imagi.
Subtila transdono de kaŝaj mesaĝoj
AJ
ĜUSTE TIAL, antaŭ kelkaj minutoj, mi intence uzis la vorton
longperspektive. Oni ne povas ĝuste kompreni la fenomenon
Esperanto, se oni ne lokas ĝin en historian perspektivon. Kaj
pro tio, ke ili evitas tion fari, tiom da homoj nun diras :
«La mondolingvo estas la angla.»
Konstante amaskomunikiloj, ministroj, firmaestroj, kaj simplaj
homoj, kiuj babilas en trinkejo, rediras tiun frazon. Kaj ili ne
konscias, ke kune kun ĝi ili transdonas tutan serion da neeksplicitaj
ideoj. Ekzemple : «La venko de la angla estas definitiva»,
«Lingva diverseco ne plu kaŭzas problemojn»,
«La uzo de la angla ne havas financajn konsekvencojn por
vi», «Ne ekzistas realisma alternativo»,
«Ne ekzistas lingvaj handikapuloj, se fremdulo suferas
maljustecon, ĉar li ne kapablas taŭge esprimi sin, aŭ
se firmaestro maltrafas profitdonan kontrakton, ĉar lia nivelo
en la angla ne estas adekvata por la traktado kun la alilanda partnero,
ili havas nur tion, kion ili meritas, ili nur devis bone lerni la
anglan».
Se vi pripensos kelkminute, vi nepre sentos, ke efektive tiuj mesaĝoj
kaj aliaj kaŝe akompanas la frazon pri la venko
de la angla. Ili estas mesaĝoj, kiuj fermas, kiuj puŝas
la mensojn en tunelon, kie nenio videblas ĉe-flanke, kaj kun
nur unu lumo ĉe la fino : la angla, sen kiu ne estas elirejo.
Tiu kondiĉado malhelpas havi normalajn reagojn, kia estus,
ekzemple, jena ideo.
Denaskaj anglalingvanoj tiras multege da avantaĝoj, kaj da
profito, de la nuna lingva sistemo. Britio ricevas unu miliardon
(mil milionojn) da eŭroj ĉiujare el la lingvostudaj restadoj.
«English language teaching is very big business»
[«Instruado de la angla estas tre granda profitdona kampo»]
siatempe diris la informbulteno de la Foiro de la Angla Lingvo,
en Barbican Centre (Londono). Kaj tion konfirmis la prezidanto de
British Council dirante : «La angla lingvo
enspezigas al ni pli ol la nafto de la Norda Maro.» Kion
mi ĵus diris, tio rilatas nur al Britio, sed Usono eĉ
pli profitas de la ampleksa uzo de la angla.
Estus do normale, ke anglalingvanoj pagu por ili. Ĉu ne estas
absurde, ke en la tuta mondo neanglalingvaj impostpagantoj pagas
gigantajn sumojn por ke la ŝtatoj organizu instruadon de la
angla, kio finfine metas ilin en malsuperan pozicion ? Dume,
tiuj, kiuj havas ĉiujn profitojn, kiuj ricevas pro denaska
rajto superecon en ĉiu diskuto, traktado aŭ debato kaj
al kiuj la peno lerni lingvon estas ŝparita, estas ĝuste
tiuj, kiuj pagas nenion por tiu impresa avantaĝo ! Justeco
postulus, ke la anglalingvaj ŝtatoj pagu al ĉiuj aliaj
landoj la monon necesan por ebligi al alilingvanoj lingve renkonti
ilin. Krome, dum ni dediĉas multegajn horojn al studado de
la angla, la angleparolantoj povas dediĉi tiun tempon al studado
de scienco, tekniko, profesio, aŭ al ripozo kaj malstreĉo.
Ĉu ne estus normale, ke ili finance kompensu nian tempoperdon
kaj niajn penojn, akceptitajn grandparte je ilia profito ?
En nia tutmondigita kaj novliberalisma socio, neniu avantaĝo
estas senpaga. Ili ricevas egan avantaĝon, ili pagu, iom laŭ
la principo «Kiu poluas, tiu pagu».
La neeksplicitaj, kaŝaj mesaĝoj, kiuj kunformas la pensan
akompanadon sed ankaŭ la sentan etoson de la konstante ripetata
frazo, enŝovas sin en la mensojn nekonscie. Ĉar ili ne
estas eksplicitaj, oni ne povas defendi sin kontraŭ ili. Kaj
ĉar ili eniĝas en la nekonscian parton de la psiko, ili
trudas masoĥismon, kontraŭ kiu nur konscio povus gardi
nin. Pro tiu subtila maniero de penetro, la viktimoj de la situacio
konstante ripetas al si frazojn, kiuj konfirmas kaj plifortigas
ilian statuson de viktimoj. Tio estas la sistemo uzata por teni
sklavojn en sia sklava pozicio, aŭ por eviti, ke homo el plej
malalta kasto provu ŝanĝi la kastan sistemon. Papage ripetante
la frazon, niaj samtempuloj persvadas sin, ke nenio estas plibonigebla,
ke nenion ili povas fari, ke ili estas sklavoj sen espero pri libereco,
ĉar la mastroj venkis definitive, kaj venkitoj ne relevu la
kapon. Estas kvazaŭ sorĉa kanto, magia formulo, kies efiko
estas, ke la viktimoj pli kaj pli akceptas sian viktimecon. La masoĥismo
plifortiĝas de ripeto al ripeto, sed tion, ho ve ! la
viktimoj ne rimarkas.
Kiuj parolas pri la koncerna temo, tiuj preteratentas fakton ege
gravan. En la dekstra duoncerbo, ekzistas ĉe ĉiu homo
nekonscia, malklara aspiro al io, io nedifinebla, sennoma, ĉar
tro malpreciza, sed io bona por la tuta homaro, aspiro al iu paradiza
harmonio, al mondo, kie maljusteco ne ekzistus. Kaj tiu aspiro,
kvankam nebula, estas tre forta, ege potenca, kapabla movi gigantajn
individuajn energiojn, veki rimarkindajn sindediĉojn ne facile
pravigeblajn racie. En iu nombro da individuoj tiu aspiro al iu
bono senkontura kaj sennoma kristaliĝis en la koncepto «Esperanto»,
tiel ke ili investas grandan parton de sia memo, de sia libido,
dirus Freud, en la kampon, kiun la vorto Esperanto elvokas. La koncepto
«Esperanto» tiel alprenas la altirforton, kiun Carl
Gustav Jung atribuas al tiuj kernoj de psika energio, tiuj nebulozoj
psikaj, kiujn li nomas arketipoj. Ĝi estas la konkretiĝo,
do la pensebla formo, de io nepensebla, de io, kio staras trans
nomeblo, sed kio altiras psikojn kun forto senfine pli granda ol
la forto, per kiu la plej giganta elektromagneto altiras feron.
La ripetado de la ideo, ke la angla venkis, agas sur la maldekstran
cerban duonsferon, kaj ĝi blokas la fekundecon de la dekstra,
kie ĝi subpremas la arketipon, la aspiron al justeco tutmonda,
pri kiu mi ĵus parolis. ĝi blokas la kapablon imagi. Tial
homoj, kiujn oni tiom bombadis per tiu mensfermanta slogano, ke
ili asimilis ĝin, eĉ ne plu povas imagi, ke ekzistas alternativo.
Tiel mortas scivolemo, kaj kritika menso steriliĝas. Pro tiu
socipsikologia procezo milionoj kaj milionoj da gejunuloj, en la
tuta mondo, estas devigitaj fordoni sin dum jaroj kaj jaroj al senproporcia
mensostreĉado por provi mastri lingvon, en kiu ili neniam situos
egale al la denaskuloj. Kaj, ke tiu plago ne necesas, ke ekzistas
alternativo, kiu donus al la tutmonda junularo, kaj al ĉiuj
impostpagantoj, fakte al ĉiuj ŝtatoj, krom la anglalingvaj,
senpezigon de multaj pezaj financaj ŝarĝoj, kaj liberigon
el absurda maniero investi sian tempon kaj sian nervan energion,
ni, eta marĝena malplimulto, scias proprasperte.
Sed la ĝenerala publiko sorbis la mesaĝon pri la definitiva
venko de la angla. Kaj kiam oni tutforte kredas ĝin, sen havigi
al si iom da distanco por ĝin rigardi kritike, oni nepre devas
alpreni komplementan ideon, nome, ke, ĉar venkis la angla,
Esperanto fiaskis.
Pensmaniero tipa pri kvarjaruloj
EDAŬRINDE,
esperantistoj estas influataj de la ĝenerala opinio. Kaj parto
de ili emas akcepti ĝin. Ili tiel suferas disduiĝon, kiu
povas esti doloriga. En ili ja vivas la sento, ke Esperanto, por
ili, sukcesis, ĉar ĝi riĉigis ilian vivon. Sed tiun
senton ili ne povas kunordigi kun la ĝenerala opinio, ke Esperanto
malsukcesis. Estas do en ili streĉiĝo inter io socia kaj
io individua, inter la dekstra kaj maldekstra duoncerboj.
Indas analizi, kion diras tiuj, kiuj ne dubas pri la fiasko. Se
ni tion faros, ni unue konstatos, ke tiu konvinko estas absoluta.
Homo, kiu diras : «Esperanto fiaskis», estas
certa, ke tiu malsukceso estas evidenta, tuta kaj definitiva. Fakte,
ĝi egalas liamense al «Esperanto estas nulo».
Ĝi ekzistis kiel projekto, sed la projekto disfalis. Ĝi
do ne plu ekzistas.
Interese, tiu impreso, ke la nuna ŝajna malsukceso estas io
absoluta, tuta, definitiva fakte povas aperi nur, se oni rezonas
kiel infano malpli ol sesjara. Ĉiu el ni estas mense plenkreska
nur pri kelkaj kampoj de la vivo. En multaj aliaj kampoj ni mense
plu funkcias kiel kvar- aŭ kvinjaruloj. Kaj tiuaĝe la
menso ne povas kune teni pli ol du konceptojn, kiuj ĉiam estas
simetriaj, kontraŭaj kaj ekstremaj : «granda»/«malgranda»,
«forta»/«malforta», «unua»/«lasta»,
«ĉio»/«nenio». Plenkreskuloj eĉ
tre inteligentaj kaj mense tute kompetentaj en sia profesio aŭ
en la ĉiutaga vivo, tamen plu funkcias laŭ la pensa sistemo
de kvarjarulo en multaj kampoj, kiel politiko, religio, etnoj, maniero
vidi sin mem, pritakso de la alia sekso (ofte ideoj pri la edzo
aŭ edzino) ktp. Nu, Esperanto estas kampo, en kiu estas facile
evidentigi tiun prapensan funkciadon.
Ekzemple, multaj simple ne kapablas imagi, ke la nuna Esperanto
diferencas de la lingvo, kia ĝi prezentiĝis en 1887. Tiaj
homoj diras : «Vivanta lingvo evoluas, Esperanto ne
povas evolui, Esperanto do ne estas vivanta lingvo, tial ĝi
fiaskis.» Ne temas nur pri malĝusta informiĝo ;
temas fakte pri nekapablo imagi, ke lingvo proponita de unu
homo povas evolui. Et-infana pensmaniero ! Eblas nur du terminoj :
ĉu ĉio, ĉu nenio. Ekzistas Lingvo Internacia
de D.ro Esperanto de 1887, kaj tio estas ĉio, krom ĝi
ekzistas nenio nomebla Esperanto. Tiuj homoj ne aplikas al Esperanto
la saman rigardon kiel al aliaj realaĵoj. Urboj modifiĝas,
ŝanĝiĝas stiloj, muzikoj evoluas, vesta modo tre
diferencas de jardeko al jardeko, sed Esperanto restas definitive
fiksita, kia ĝi estis en 1887.
Aŭ ni konsideru la manieron kompreni sukceson. Por multaj
homoj, Esperanto ne sukcesis, ĉar ĝi ne konkeris la mondon.
Por ili, sukceso neprigus, ke oni povu iri ien ajn kaj alparoli
iun ajn surtrotuare en Esperanto kaj esti komprenata. Sed tiun manieron
koncepti sukceson ili ne aplikas en aliaj kampoj. Neniam ili pensus :
«Honda-veturiloj malsukcesis, ĉar multegaj homoj uzas
Toyota, Mercedes, Citroën, Ford aĉ ion alian.»
Oni aplikas al la sukceso de Esperanto kriteriojn, kiujn oni ne
aplikas en aliaj kampoj. Interese, ĉu ne ?
Historia perspektivo
LDONIĜAS
al ĉio ĉi nekapablo rigardi la aferon laŭ historia
perspektivo. La rezulto estas ignoro de la koncepto «ankoraŭ
ne», «ne jam», «ĝis nun ne».
Refoje ni vidas, ke estas diferenco inter Esperanto kaj la aliaj
kampoj de la vivo. Estas multaj terenoj en la socia vivo, sur kiuj
homoj luktas por plibonigi la mondon. Ekzemple pri egaleco inter
viroj kaj virinoj, inter nigrahaŭtuloj kaj blankhaŭtuloj,
inter sociaj tavoloj rilate al ŝancoj povi studi, aŭ pri
indiĝenaj rajtoj, komerca justeco inter nordo kaj sudo, kaj
multaj aliaj. Ĉu homoj, kiuj priparolas tiujn temojn, pensas :
«La lukto fiaskis» ? Ne. Ili pensas :
«Ni ankoraŭ ne sukcesis. Restas multo por fari.»
En 1700, jam estis homoj, kiuj luktis por elimini sklavecon. Sed
en 1850 sklaveco ankoraŭ ekzistis. Ĉu en 1850 estus ĝuste
diri : «La lukto kontraŭ sklaveco fiaskis» ?
Ne. Historio instruas al ni, ke la sola ĝusta frazo estus :
«En 1850 la lukto kontraŭ sklaveco ankoraŭ ne
sukcesis.» Sed neniam vi aŭdas homon certan pri la
esperanta fiasko diri : «Esperanto ankoraŭ ne
sukcesis.» Kvazaŭ la lingvo disponis nur limigitan
nombron da jaroj por konkeri la mondon, kaj ne atingis tiun celon
antaŭ la fiksita limdato. Sed kial limdato ? De kie limdato ?
La ideo, ke Esperanto sekvas la ritmon de naturaj fenomenoj, kiuj
kreskas eksponenciale, ne venas al ili en la kapon. Eksponenciala
kresko estas malrapida komence, sed ĝi laŭgrade akceliĝas
kaj post iu sojla momento iĝas rapidega. Tiuj, kiuj dubas pri
la estonteco de Esperanto, ignoras historion. Pensu ekzemple pri
la metra sistemo. Ĉi-lasta estis proponita de Gilbert Mouton,
pastro en Liono, en 1647. Cent dudek jarojn poste, en 1767, nenie
ĝi estis uzebla, ĉar konis ĝin nur kelkaj stranguloj.
Ĉu oni tiam povis diri, ke la metra sistemo fiaskis ?
Tute ne. La sekvo de la historio montras, ke oni tiam rajtus diri
nur : «120 jarojn post sia apero, la metra sistemo
ankoraŭ ne sukcesis.» Same, cent dudek jarojn
post la apero de Esperanto, oni devas fari la hipotezon, ke eble
Esperanto ankoraŭ ne sukcesis. Se sukcesi signifus universaliĝi,
kio estas alia afero.
Tiu historia perspektivo povas helpi seniĝi je la streĉiĝo
inter la subjektiva sento kaj la objektiva konstato, kiun mi antaŭe
elvokis. Oni povas elekti la starpunkton : «Mi apartenas
al avangardo.» Efektive, la homoj, kiuj luktis por liberigi
la mondon je sklaveco, aŭ por oficialigi la metran sistemon,
pravis eĉ dum la tuta daŭro, dum kiu ilia agado restis
ŝajne senrezulta, kaj ili estis rigardataj moke, kiel homoj
kroĉitaj al ridinda utopio. Ni povas vidi nin en la sama situacio.
Jes ja, eble ni eraras, sed la hipotezo, ke eble ni estas pioniroj,
ne estas malpli probabla ol la kontraŭa, se kompari kun similaj
agadoj en historia perspektivo.
Ni sondu la baldaŭ venontan tempon
ISTORIA
PERSPEKTIVO utilas ankaŭ por pripensi pri tio, kio povos okazi
post la nuna tempo. Tio estas delikata afero. Se oni esploras la
konjektojn pri la posta verŝajna evoluo, faritajn de homoj,
kiuj pretendas esti specialistoj, oni konstatas, ke tre ofte ili
eraras, ĝenerale ĉar aperas ŝancaj okazaĵoj,
neantaŭvideblaj, kiujn neniu enmetis en siajn kalkulojn. Tamen,
en aliaj kazoj oni povas antaŭvidi sufiĉe ekzakte, kiel
la aferoj disvolviĝos. Demografiaj prognozoj ĝenerale
estas fidindaj, kaj same la prognozoj pri la disvolviĝo de
epidemio.
Mi revenas al la ideo, ke la angla venkis. En la mediteranea regiono,
en la unua jarcento de nia erao, oni povis diri la samon pri la
greka, eble ne la klasika greka, sed simpla fuŝa greka, kiel
oni hodiaŭ en kelkaj medioj diras, ke la mondolingvo estas
«simpla fuŝa angla». En Eŭropo, en
la dekunua jarcento, oni povis diri, ke la latina venkis. En la
dekoka, ke venkis la franca. Sed ni scias, kiel historio evoluis :
ĉiuj ĉi lingvoj poste perdis sian superregadon. Kaj la
koncernaj ŝanĝoj sekvis la ŝanĝojn en la politika-ekonomia
vivo internacia.
Nu, la superregado de la angla lingvo en nia tutmonda socio estas
ligita al la superregado, politika kaj ekonomia, de Usono. La faktoj
nun disponeblaj ebligas konjekti, ke eble Usono jam komencis sian
dekadencon. Tiu ideo estas eksplicite prezentita en oficiala raporto
de la CIA, la Centra Informa Agentejo usona, disponebla de nelonge.
Mi iom timas aliri tiun kampon, ĉar kelkaj certe riproĉos
al mi, ke mi enmiksas min en politikon. Tamen ne temas pri politiko,
sed pri konsideroj pri io ebla, io, kio povas okazi, ĉar tio
kontraŭdiras nek la faktojn nek logikon, sed kio ankaŭ
povas ne okazi. Kio okazos, neniu scias. Sed multegaj seriozaj komentistoj
pensas, ke post kelkaj jardekoj la politika kaj ekonomia superpotenco
estos alianco inter Ĉinio, Barato (tio estas Hindio) kaj Brazilo.
Tiuj estas la landoj, kiuj plej rapide kaj certe disvolviĝas,
kaj kun giganta potencialo. Sekve, multaj fakuloj opinias, ke la
venonta mondolingvo estos la ĉina. Kaj fakto estas, ke kursoj
de ĉina lingvo allogas pli kaj pli da homoj de jaro al jaro.
Kio ebligas diri, ke eble kaj mi substrekas tiun eble
Usono nun rapide kuras al sia perdiĝo, al kolapso ?
Multaj faktoj.
Ni konsideru ekzemple la ekonomian situacion. La usona ekonomio
estas bazita sur ege facile disrompebla sistemo, kiun eblas resumi
dirante : la mondo produktas, kaj Usono konsumas. Tio jam validis
pri industriaj varoj, sed en 2004 la unuan fojon dum multaj jardekoj,
Usono estis neta importanto de manĝaĵoj. La usona agrikulturo
ne plu sukcesis nutri la loĝantaron. La komerca deficito de
Usono atingis nun 630 miliardojn da dolaroj. Por pagi tiujn
ŝuldojn, Usono devas ricevi el la resto de la mondo proksimume
unu miliardon da dolaroj ĉiutage. Ĉu tiasisteme eblas
eviti bankroton ? La ĉefa ŝtato, kiu ebligas Usonon
finance vivteni sin, nun estas Ĉinio, kies pluso en la komerca
bilanco de Usono estas 160 miliardoj da dolaroj.
Tio koncernas la rilaton inter importoj kaj eksportoj, do, la privatan
ekonomion usonan. Se nun ni turnas nin al la publika, al la ŝtato,
ni konstatas, ke ties financaj aferoj estas eĉ pli malprosperaj.
La sumo de la nacia ŝuldo estis hieraŭ 7,79 bilionoj
da dolaroj, t.e. 7,7 milionoj da milionoj da dolaroj aŭ
7,7 mil miliardoj da dolaroj. (Kiam Bush fariĝis prezidento
en 2001, li heredis de Clinton kasojn tute plenajn : ne ekzistis
ŝtata ŝuldo tiutempe.) Kaj la plej grandan parton de tiu
sumego Usono ŝuldas al aziaj landoj : Ĉinio, ekzemple,
pruntedonis al la Usona Trezorejo 83 miliardojn da dolaroj.
Tiu ŝuldo rapide kreskas. La iraka aventuro ja kostas al la
usona ŝtato 5,8 miliardojn da dolaroj ĉiumonate.
Estas dube, ĉu iu ŝtato povas longe plu funkcii kun tiel
giganta nacia ŝuldo. Pro ĝi, cetere, la usona dolaro perdas
pli kaj pli de sia valoro, tiagrade, ke la naftoproduktantaj landoj,
t.e. la petrollandoj, pli kaj pli konsideras la eblon ne plu akcepti
pagojn en dolaroj, sed igi la eŭron la referenca valuto por
la naftokomerco.
Multaj aliaj faktoj indikas katastrofan evoluon de Usono, kiel
la reduktiĝo de la mezuma salajro (2),
la ĉiujara kresko de la proporcio de homoj sub la mizersojlo (3),
la nombro de malliberuloj (4)
la plej granda el la tuta mondo, kiu restas la plej granda,
eĉ se vi kalkulas proporcie al la loĝantaro , la
fakto, ke la militaj fortoj estas tro vaste dismetitaj eksterlande
aŭ la fakto, ke, kiel en Sovet-Unio antaŭ ties disfalo,
la distanco inter objektivaj faktoj kaj subjektivaj impresoj estas
aparte granda : ekzemple, kvankam ĉiuj oficialaj dokumentoj
de la usona ŝtato montras, ke Irako ne ludis rolon en la atako
kontraŭ la novjorkaj turoj, pli ol 50 elcentoj el la usonanoj,
se fidi sondojn, estas konvinkitaj, ke la koncernaj pilotoj havis
irakan naciecon.
Komprenu min bone, mi ne diras, ke Usono tute certe baldaŭ
kolapsos. Mi ne scias. Neniu scias. Eble ĝi sukcesos per mirinda
fortostreĉo, je kiu la usona loĝantaro estas perfekte
kapabla, eble pli kapabla ol multaj aliaj popoloj, restarigi sian
situacion. Estas en la usona loĝantaro vastega potencialo de
energio, kuraĝo, klarvidado, kaj fundfunde utila optimismo,
kiun la lando eble sukcesos ekspluati. Mi diras nur, ke se oni komparas
kun la superpotencoj de la historio antaŭ ilia disfalo, oni
retrovas la samajn trajtojn en la nuna Usono.
Kiel ĉio ĉi rilatas al Esperanto ? Tio rilatas al
ĝi simple per tio, ke la superreganta lingvo ĝenerale
estas la lingvo de la superreganta lando. Se la statuso de superpotenco
transiros de Usono al alianco inkluzivanta Ĉinion, Baraton
(t.e. Hindio) kaj Brazilon, estas antaŭvideble, ke post iu
tempospaco la homoj diros al si : «Kial plu uzi inter
ni la anglan, malfacilan lingvon fremdan al niaj kulturoj ?»
Tiam eble ili emos alpreni la ĉinan kiel mondolingvon, ĉar
en tiu alianco Ĉinio pezos per pezo aparte grava. Sed la ĉina
estas eĉ pli malbone adaptita ol la angla al internacia uzado.
Pro sia skribo kaj pro sia prononco. Tiam estas ŝanco, ke la
homoj rimarkos, ke Esperanto disponeblas kaj perfekte taŭgas
por tiu rolo.
Se vi opinias, ke mi komplete misjuĝas la faktojn kaj iliajn
eblajn sekvojn, mi tuj koncedas, ke eble vi pravas kaj ke mi povas
komplete malpravi. Sed, nu, oni petis min diri, kiel mi imagas la
perspektivojn por nia lingvo unu jarcenton post la unua Esperanto-Kongreso,
kaj tion mi diris, kiel eble plej sincere. Fakte, ĉio, kion
mi diris ĝis nun, estis simple plenigo de la tempo disponigita
al mi por ĉi tiu parolado. La fundo de mia penso estas multe
pli simpla. Mi kredas je Esperanto, mi kredas, ke ĝi estos
la mondolingvo, ĉu post dudek jaroj, ĉu post cent, ĉu
post tricent, tion mi ne povas diveni kaj tio estas al mi egala.
Mi kredas je ĝi pro iu nevenkeble potenca intuicio, kaj mi
ne ofendiĝos, se oni taksos min tiurilate freneza. Sed se tiu
freneza zono en mi malbonfaras al neniu, kaj igas min pli feliĉa,
kial mi hontus pri ĝi kaj ĝin forĵetus ? Kredi
je tia intuicio povas esti freneze, sed ankaŭ povas esti io
mense tute sana. Mi ja povas konfirmi mian manieron rigardi la venontajn
jardekojn per raciaj, faktaj argumentoj, kiuj ne malpli valoras
ol la argumentoj de la homoj, laŭ kiuj Esperanto ne havas estontecon.
Tamen ne pro tiuj argumentoj mi kredas je ĝi, nur pro iu kvazaŭ
mistika neklarigebla certeco, pri kiu ne eblas diskuti, ĉar
ĝi radikas en mia dekstra cerba duonsfero. Ĉi-lasta, se
oni sukcesas ekspluati ĝiajn pozitivajn aspektojn, povas prezentiĝi
kiel mirinda, eksterordinara ĝardeno, ĝardeno, kie floras
beleco, amikeco, fantazio, gajeco, kreemo. Kaj tiu mia kredo havigas
al mi tiom da ĝojo, ke eĉ se ĝi montriĝos erara
laŭ vidpunkto historia aŭ socia, ĝi ĉiam estos
por mi, laŭ individua, amikeckrea kaj animriĉiga vidpunkto,
trezoro, kies valoro superas ĉiujn eblajn homajn kalkulojn.
Jes, nia dekstra cerba duonsfero enhavas, en sia paradiza parto,
grandegan potencialon da plezuro kaj energio. Kiom mi dezirus, ke
ĉiuj esperantistoj kapablu iri plaĉe promeni en ĝi !
Kaj ke ĉiuj homoj sekvu ilin tien kaj tie. Tiam ja la bela
sonĝo de l'homaro por eterna ben' efektiviĝos.
______________________________
(1) En tio, kion mi priparolos nun,
kiam mi diros «dekstra» aŭ «maldekstra»,
tio validos nur por la plimulto, kiu konsistas el dekstramanuloj.
Ĉe maldekstramanuloj la afero estas pli kompleksa.
(2) ĝi falis de 17 al 14,5 dolaroj
inter 2000 kaj 2004. La delokigoj perdigis al Usono 1,8 milionoj
da okupoj. Se oni kalkulas kun la demografia kresko, la manko de
dungoj atingas 5,4 milionoj por la kvar lastaj jaroj, tiel
ke multaj personoj povas vivi nur akceptante malbone pagatan postenon.
Multaj vivas kredite, kaj la sumo de la ŝuldoj atingas astronomiajn
nivelojn.
(3) Laŭ la statistikoj de
la Census Bureau (Oficejo pri la loĝantaro), 45 elcentoj
el la nigruloj kaj 44 elcentoj el la hispanlingvanoj vivas
sub la mizersojlo.
(4) 2,2 milionoj, dum en
1975 estis nur 380 000.
|