Bulonja Rekomendaro
- La Rekomendaron ellaboris laborgrupon el la ĝenerala diskutkunveno
pri la kongresa temo («Kion niavice por la estonteco»),
kun la rimarkoj kaj modifoj el la kongresanaro (sekve al afiŝado
kaj denova ĝenerala diskuto).
- Ĝi estis alprenita en Boulogne-sur-Mer (Francio) la 29an
de Marto 2005 konklude de Boulogne2005, okaze de la matena ferma
kunveno.
- Sekve, mardon 29MAR tagmeze, la Organiza Komitato transdonis tiun
Bulonjan Rekomendaron (en Esperanto kaj en la franca) al la Urbestraro
de Bulonjo. En la vespero la Urbestraro unuanime adoptis ĝin,
montrante tiel sian oficialan kaj firman apogon. Tiun adoptitajon
la Urbestraro sendis al la ŝtataj instancoj.
- Baldaŭ estos en la retejo la parolado de urbestro s.ro Cuvillier,
kiun li eldiris pri tiu Rekomendaro antaŭ la voĉdono de
la Urbestraro.
VINCENT
kvindek esperantistoj el 23 landoj kunvenis en Boulogne-sur-Mer
de la 25a ĝis la 30a de Marto 2005, kadre de la internacia
renkontiĝo Boulogne 2005 Esperanto, por memorfesti
la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto
en 1905.
Konstatante la progreson de la internacia lingvo Esperanto
dum la pasinta jarcento danke al la intensa laboro de la pioniroj
kaj ties posteuloj ;
Konstatante la atingaĵojn de Esperanto sur la kampoj
de kulturo, literaturo kaj internacia rilatado kaj ties kontribuon
al la antaŭenigo de monda paco, aparte kadre de la oficialaj
rilatoj inter UNESKO kaj la Universala Esperanto-Asocio ;
Ekzameninte, kiel siavice la nuna esperantistaro agadu por
la estonteco ;
Ili rekomendas la jenajn celojn kaj strategiojn :
- Daŭrigi kaj pliintensigi la agadojn sur la kampo
de la internaciaj rilatoj inter individuoj, inter popoloj
kaj inter regnoj, kaj de la rilatoj en internaciaj kaj transnaciaj
organizaĵoj ;
- Batali kontraŭ la danĝero de hegemonio kaj diskriminacio
favorantaj iun nacian lingvon, cele al protektado de la
diverseco kaj egalrajteco de la lingvoj kaj kulturoj, kadre
de la rajtoj kaj devoj de la civitanoj rilate komunikadon ;
- Persisti rimarkante malfacilojn en la nuna lingva
situacio de Eŭropa Unio en la klopodoj alporti
kontribuon al neŭtrala kaj nediskriminacia komunikado
dum aranĝoj kaj en organizaĵoj multlingvaj ;
- Kunagadi kun lingvodefendaj organizaĵoj kadre de
la konstanta fundamenta celo al diverseco kaj egalrajteco ;
- Utiligi Esperanton por plifaciligi kaj pliriĉigi
la konon de la mondo pere de la interhomaj kontaktoj kaj
turismo ;
- Utiligi Esperanton por plifaciligi kaj pliriĉigi
la rilatojn inter la ĝemeligitaj urboj kun ties civitanoj
kaj inter la ĝemeligitaj universitatoj kun ties studentoj ;
- Profiti ĉiujn novajn teknologiojn de informado kaj
komunikado, aparte Interreton.
|
- La Bulonja Rekomendaro nun ekzistas en la lingvoj :
(PDF-dosieroj)
- Bonvolu uzi nur la oficialajn lingvajn versiojn de la Bulonja
Rekomendaro.
- Se la Rekomendaro ne ekzistas en via nacia aŭ loka
lingvo, vi povas sendi tradukproponon al ni : boulogne2005(a)online.fr
(informu nin pri via lingva kompetento).
|
|
|