Simpozio malfermita al ĉiuj
organizata de Universala Esperanto-Asocio
Lingvoj kaj la strebo
al justa tutmondiĝo :
la centjara sperto de Esperanto-renkontiĝoj |
Dato : Vendredo 25 MAR 2005, 9a00 ĝis 18a00
Loko : Bulonjo-ĉe-Maro, Universitato Littoral-Côte-d'Opale,
Lieu : Centre du Musée,
34 Grande-Rue
LA SIMPOZIO estas organizita de Universala
Esperanto-Asocio, kiel partopreno en la centjariĝo de la
Universalaj Kongresoj. Ĝi okazos en ejo de la universitato
Littoral-Côte-d'Opale en la centro de la urbo Bulonjo-ĉe-Maro.
Ĝi estas malfermita al ĉiuj, ankaŭ al studentoj
de la universitato kaj aliaj interesitoj.
La simpozio okazos dulingve, en la franca kaj en Esperanto.
Por la esperantlingvaj prelegoj, la ne-esperantlingvanoj ricevos
la tekston de la prelego en la franca ; reciproke, por la franclingvaj
prelegoj, la ne-franclingvanoj ricevos la tekston en Esperanto.
Post ĉiu prelego estos okazo por fari demandojn kaj debati
pri la traktita temo. La eroj de la debato estos laŭbezone
tuj tradukitaj.
La simpozion inaŭguros la prezidanto de la universitato.
Prelegos :
S.ro
Roland BRETON, emerita profesoro pri geografio (Universitato
Paris-VIII), aŭtoro de Atlas des langues, specialisto
pri la geografio de la lingvoj : «La lingva demando
en Barato kaj en Eŭropa Unio» plivastiĝanta
Eŭropo frontas ampleksajn lingvajn problemojn, kompareblajn
al tiuj de Barato, kiu siatempe jam adoptis la moton «Egaleco
en diverseco» (franclingva prelego) ;
S.ro
Ulrich LINS, kiu nuntempe laboras por Germana Servo por la
Interŝanĝo de Universitatanoj en Bonn (Deutscher Akademischer
Austauschdienst, DAAD), antaŭe en Tokio, aŭtoro de La
Danĝera Lingvo : «La mondo de 1905 kaj la
Esperanto-movado» (esperantlingva prelego) ;
S.ro
Ziko M. SIKOSEK, magistro pri historio, laboris kiel arkivisto
ĉe Biblioteko Hector-Hodler en la Centra Oficejo de UEA en
Rotterdam, ĵus verkis studon pri la historio de la Universalaj
Kongresoj Sed Homoj kun Homoj : «Momentoj en
la Universalaj Kongresoj» la prelego prezentos fotojn
el diversaj jaroj kaj prikomentos ilin. Celo estas lerni ne nur
pri la koncerna Esperanto-historio, sed ankaŭ pri la aliro
de la historiisto (esperantlingva prelego) ;
- S.ro Jean-Claude LESCURE, profesoro ĉe la Universitato
de Grenoble, direktoro de la ĵurnalisma altlernejo ĉe
la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo, historiisto :
«Kiel la oficialaj instancoj traktis Esperanton antaŭ
1940» (franclingva prelego) ;
S.ro
Humphrey TONKIN, universitata profesoro pri humanecaj studoj
kaj emerita prezidanto de la Universitato Hartford : «La
Universalaj Kongresoj kaj la kreo de Esperanto-komunumo»
kiel rolis la kongresoj en la kreo de kolektivo (komunumo,
kulturo) en Esperanto (esperantlingva prelego).
Por pli da informoj : S.ino Claude NOURMONT, moonmont@pt.lu.
|