Boulogne 2005
Boulogne 2005 E k s k u r s o j  
Programo  

 

  Ĉefpaĝo

  Organiza Komitato
  Komisiitoj
Asocioj

  Honora Komitato

  Programo

  Raportoj
  Bul. Rekomendaro

  Partoprenintoj

  Historio : 1905

  Bulonjo-ĉe-Maro

  Ligoj

  Kontaktu nin !


  FrancaisEsperantoEnglish

  Reklamu pri B2005
  Aŭtoroj de la retejo

 

  Chefpagho Resumo de la aranghoj Kongresejo Ekskursoj Simpozio  

 

- Dum la internacia renkontiĝo Boulogne2005, vi havos la okazon viziti Bulonjon kaj ties regionon kaj ekskursi sur la sudbritia marbordo laŭ la paŝoj de Zamenhof.
- Sekve, 4 ekskursoj estas mendeblaj* :
[* Per la mendilo, kiun vi ricevos post via aliĝo. La ekskursoj ne estas mendeblaj surloke.]

EKSKURSO 1.
Ĝenerala vizito de la urbo kaj vizito de la Malnova Urbo
Skema  mapo de Bulonjo Kongresejo
Dato : Sabaton (26MAR2005), 14a30 ĝis 18a30
Loko : Bulonjo-ĉe-Maro

Priskribo : La vizito estas komentita de preleggvidisto de la Turisma Oficejo. Ĝi unue proponos dum busa promenado kompletan panoramon de ĉiuj aspektoj de la urbo : historia, ekonomia kaj turisma. Kerne de la urbo, vi malkovros esceptan havenan situon, kie ĉiuj aktivaĵoj altnivele kuniĝas, sed ankaŭ la napoleonajn spurlokojn kaj aliajn vidindaĵojn de Bulonjo-ĉe-Maro.

Poste, piede vi iros malkovri la Malnovan Urbon kaj ties monumentojn : la grafan kastelon, la mezepokajn fortikaĵojn, la bazilikon de Sankta Virgulino... Tio estas invito al vojaĝo tra la tempo, en kiu dumiljara historio rigardos vin laŭ la pitoreskaj stratoj de la alta parto de l' urbo.

Kosto : po 15 € por unu homo


EKSKURSO 2.
Vizito de la haveno kaj de la domo «La Beurière»
Skema mapo de Bulonjo Kongresejo
Dato : Lundon (28MAR2005), 14a30 ĝis 18a30
Loko : Bulonjo-ĉe-Maro

Priskribo : Post rigardado al la havenaj aktivaĵoj de Bulonjo-ĉe-Maro kun preleggvisdisto de la Turisma Oficejo, tiu ekskurso invitos vin ankaŭ malkovri la Kalvarion de l' Maristo, kiu superstaras la havenon kaj la rodon de Bulonjo, kaj kiu estas enpensiĝejo de la familioj de la maristoj forpasintaj en la maro.

Sekve, kerne de la malnova kvartalo de la bulonjaj maristoj, vi povos viziti la muzeon «La Beurière», kaj tiel transpasi la sojlon de aŭtentika domo de fiŝkaptistoj konstruita en la 19a jarcento, kaj kie mebloj kaj objektoj priatestas krudan kaj simplan vivon.

Kosto : po 23 € por unu homo


EKSKURSO 3.
Vizito de la natura loko kaj de la bierfarejo de l' Du Kaboj

Dato : Mardon (29MAR2005), 14a30 ĝis 18a30
Loko : Norde de Bulonjo-ĉe-Maro

Priskribo : Dum la traveturado de pitoreskaj vilaĝoj, kie la tradicia fiŝkapto estas daŭre aktuala, la preleggvidisto de la Turisma Oficejo klarigos al vi la diversajn teknikojn de fiŝkapto kaj de enakvigo de la «flobarts» (specife bulonjaj platfundaj boatoj). Vi malkovros ankaŭ la historion de la markolo Pas-de-Calais, t.e. unu el la plej laŭirataj marvojoj en la mondo, kaj kie la ŝipoj uzas la cirkulajn relojn sub la kontrolo de CROSSMA (regiona operacia centro por kontrolo kaj savado en Maniko).

Poste, vi alvenos la rimarkindan naturan lokon de la Du Kaboj, kie la panoramo estas unika. Tiu vizito ankaŭ ebligos al vi la viziton de la bierfarejo «La Du Kaboj» en la bulonjregiona malantaŭaĵo, kie la tradicio kaj la farscio de la biero estos komentitaj al vi. Biergustumado tie okazos.

Kosto : po 20 € por unu homo, inkl. biergustumadon


EKSKURSO 4.
Tuttaga ekskurso laŭ la paŝoj de Zamenhof
Skempa mapo de la Manika Markolo
Dato : Merkredon (30MAR2005), 14a30 ĝis 18a30
Loko : Sudorienta Anglio, Folkestone kaj Dover
Responda asocio : Esperanto-Asocio de Britio

Priskribo : En 1905 fine de la unua Universala Kongreso, la kongresanoj tuttage ekskursis tra la t.n. «kvar esperantistaj havenoj» : ili foriris de Bulonjo-ĉe-Maro, ŝipveturis al Folkestone, plu ekskursis al Dover kaj revenis Francien tra Calais, antaŭ ol reveni en Bulonjon. En 2005 fine de la centjariĝa renkontiĝo, la kongresanoj tuttage ekskursos laŭ la paŝoj de Zamenhof : ili vizitos la urbojn Folkestone kaj Dover sub la aŭspiciojn de ties magistratoj. La veturo al kaj de Anglio okazos trajne tra la Sub-Manika Tunelo.

Kosto : po 38 € por unu homo, krom manĝo kaj vizitoj (proks. 20 €)

 

  Boulogne2005.com Ĉefpaĝo | Organiza Komitato | Honora Komitato | Programo | Raportoj Paghokapo
  Boulogne2005.online.fr

 

  Historio : 1905 | Partoprenintoj | Bulonjo-ĉe-Maro | Ligoj | Kontakto