Gastronomio
- Fiŝo kaj la produktaĵoj el la bulonja regiono
estas kuirataj laŭ multegaj receptoj, kiuj allogas la
gastronomojn aspirantajn al manĝaj emocioj.
Komerco en la urbocentro
- Ligita al sia haveno, Bulonjo-ĉe-Maro montras la bildon
de viva urbo per siaj por piedirantoj stratoj. Ilin ja borderas
butikoj, kafejoj kaj trotuarterasoj, sed ankaŭ la kolorriĉa
bazaro de Bulonjo.
|
|
Ĉiujaraj eventoj
- Bulonjo-ĉe-Maro akceptas ĉiujare diversajn festojn
kaj festivalojn :
1° La Festivalo de la Maraj Bildoj (paska semajnfino).
2° «Muziko kaj Ramparoj», muzika festivalo
sur historivaloraj lokoj (aprilo-majo).
3° «Festo de Beurière», aranĝo
pri la tradicioj de la maristoj-fiŝkaptistoj (ĉielira
semajnfino).
4° La Festivalo de la «Opala Marbordo», pri
ĵazo, rokenrolo, varieteo (julio).
5° La Fiŝa Festo (julio-aŭgusto).
6° La Granda Procesio (lasta aŭgusta semajnfino).
7° «La Fiŝa Vojo» (lasta septembra semajnfino,
nur en la neparaj jaroj).
8° «Tendencoj», festivalo de ĵazo kaj
mondmuzikoj (novembro).
|