Boulogne 2005
Boulogne 2005 M a r b o r d a   u r b o  
Bulonjo-ĉe-Maro  

 

  Ĉefpaĝo

  Organiza Komitato
  Komisiitoj
Asocioj

  Honora Komitato

  Programo

  Raportoj
  Bul. Rekomendaro

  Partoprenintoj

  Historio : 1905

  Bulonjo-ĉe-Maro

  Ligoj

  Kontaktu nin !


  FrancaisEsperantoEnglish

  Reklamu pri B2005
  Aŭtoroj de la retejo

 

  Chefpagho Ghenerala prezento Marborda urbo Arta kaj historia urbo Vivanta urbo Premioj kaj turismaj retoj  

 

- Apud la Sub-Manika Tunelo, sine de vala regiono, Bulonjo-ĉe-Maro mirigas kaj admirigas tiun, kiu ne konas ĝin.

 

  La t.n. Opala Marbordo
 

Ĉefurbo de la «Opala Marbordo»

- La «Opala Marbordo» oni nomas la nordokcidentan marbordon de Norda Francio. Ĝin borderas dunoj kaj klifoj, dum en la bulonja regiono abundas montetoj kaj valoj.

- Bulonjo-ĉe-Maro en tiu kadro staras kiel dinamika ĉefurbo.

- Pro ĝia riĉa historia heredaĵo, Bulonjo ricevis la enviitan premion de Urbo de Arto kaj Historio.

  La haveno de Bulonjo grave rolas
 

- Sed la urbo vivas ankaŭ laŭ la ritmo de ĝia haveno, kiu estas la unua plej grava fiŝkapta haveno en Francio kaj la unua plej grava eŭropa centro por transformado de la marproduktoj.

 

 

 

 

  Nausicaa, nacia centro pri maro
 

La maro estas sur tero

  Malkovru la maran mondon
 

- En Bulonjo-ĉe-Maro troviĝas la Nacia Centro pri Maro, nomita Nausicaā.

- Tie vi malkovros ĉiujn flankojn de la maro : esploro de la mara mondo, samfoje impresa kaj plena je lernigo. Tie vi estos jen homo jen fiŝo, jen observanto jen observato, jen spektanto jen aganto.

- Nausicaā reprezentas unikan renkontiĝon inter la homo kaj la maro. Jen grava loko en Eŭropo por esplori la maran mondon !

 

  Boulogne2005.com Ĉefpaĝo | Organiza Komitato | Honora Komitato | Programo | Raportoj Paghokapo
  Boulogne2005.online.fr

 

  Historio : 1905 | Partoprenintoj | Bulonjo-ĉe-Maro | Ligoj | Kontakto