Loĝantaro
- Bulonjo-ĉe-Maro enkalkulas 45 508 loĝantojn
sur sia surfaco je 8,42 km².
- Oni cetere nombras en la tuta bulonja regiono 122 800 loĝantojn.
Ekonomio
- Bulonjo kaj ties regiono viglas sur la ekonomia kampo.
- La fiŝindustrio estas kompreneble unuaranga. La haveno
de Bulonjo estas la unua plej grava fiŝkapa haveno en
Francio.
- Sed ankaŭ gravas la ferindustrio, la farado de plumoj
kaj skribiloj, la importado (ligno, paperpasto k.a.), la eksportado
(farino, cemento k.a.).
- Fine, turismo grave rolas en la ekonomio de la bulonja regiono.
Ĝemelaj urboj
- Bulonjo-ĉe-Maro estas ĝemelita kun la urboj :
Folkestone,
Britio
Zweibrücken,
Germanio
Constanza,
Rumanio
Gdańsk,
Pollando
La
Plata, Argentino
Por pli scii pri Bulonjo
- Retejo de la urbodomo de Bulonjo :
www.boulognesurmer.fr
(fr)
- Retejo de la turisma oficejo de Bulonjo :
www.tourisme-boulognesurmer.com
(fr/en)
|
|
Kiel atingi Bulonjon
Aŭte
- Laŭ la aŭtovojo «A 16», kiu interligas
Paziron-Bulonjon-Belgion. Per ĝi Bulonjo estas 15 minutojn
for de la Sub-Manika Tunelo, kaj 60 minutojn for de la
belgia landlimo.
- Laŭ la landvojo «N 42» inter Saint-Omer
kaj Bulonjo. ĝi estas atingebla per la aŭtovojoj
«A 1» (Paris-Lille) kaj «A 26»
(Arras-Calais).
Trajne
- Per «TGV» (Rapidega Trajno) laŭ la linio
Boulogne-Lille-Paris (trapasante Calais-Fretun). Bulonjo tiel
estas 2 horojn for de Parizo.
- Pluraj regionaj trajnlinioj ebligas atingi Bulonjon.
|