Karaj samideanoj,
ESTAS
al mi la malfacila tasko paroli la lasta. Ne maltrankviliĝu,
ĉar mi scias, ke vi jam multe aŭskultis miajn antaŭajn
paroladojn, mi ne lacigos al vi la orelojn longtempe.
Kion diri post tiu fruktodona renkontiĝo ?
Mi ne mirigos vin, se mi diras, ke mi estas prezidanto ege feliĉa
dank' al vi, karaj gesamideanoj.
Ĉio bone disvolviĝis kaj la kunvenoj, kaj la
prelegoj, kaj la spektakloj, kaj la ekskursoj.
Mi esperas, ke la praktikaj aranĝoj estis konvenaj por
vi.
La surloka komitato provis fari ĝion eblan por faciligi
kaj agrabligi al vi la restadon en Bulonjo.
Mi aparte dankas Jacques-Henri POITEAU kaj Pascal VILAIN, kiuj
kasistece plenumis malfacilan taskon, kaj kompreneble mi dankas
Claude LONGUE-ÉPÉE, la ĉefa baza ŝtono de nia manifestacio.
Du punktoj ŝajnas ege gravaj al mi : unue, la digna
kaj favora bildo de nia movado, kiun vi montris al la ekstera
publiko ; due, la ekumeneco de nia renkontiĝo, kiu
unuafoje kunligis ĉiujn francajn esperantistajn asociojn
kunlabore kun la britoj kaj la belgoj. Mi gratulas kaj dankas
ĉiujn.
Mia plej granda deziro estas, en la estonteco, rekomenci tian
komunan renkontiĝon por pli fortigi la ligilojn inter
niaj asocioj, favore al la progresado de nia kara lingvo.
Fine, mi devas konfesi al vi ion. Kiam mi esperantiĝis
antaŭ kelkaj jaroj, mi ne povis imagi, unue, ke mi defilados
laŭ la stratoj de Bulonjo-ĉe-Maro najbare kun vicprefekto
kaj ĝenerala konsulo de Pollando. Due, ke mi organizos
grandan manĝadon en sporthalo dum tri tagoj por preskaŭ
300 geesperantistoj. Kaj trie, ke mi valsus ĝis kapturniĝo
sur la scenejo kun ĉarma bulonjanino folklore vestita.
(Sed, konfidence, vi ne ripetu tion al mia edzino.)
Konklude, ĉiuj kune, ni povas fieri esti esperantistoj.
Tiu renkontiĝo donis al ni pli da energio kaj entuziasmo
por la estonteco.
Dankon pro via amikeco.
Vivu Esperanto !