Boulogne 2005
Boulogne 2005 P a r o l a d o   d e   V a l e t   a l   l a   u r b e s t r o  
Raportoj  

 

  Ĉefpaĝo

  Organiza Komitato
  Komisiitoj
Asocioj

  Honora Komitato

  Programo

  Raportoj
  Bul. Rekomendaro

  Partoprenintoj

  Historio : 1905

  Bulonjo-ĉe-Maro

  Ligoj

  Kontaktu nin !


  FrancaisEsperantoEnglish

  Reklamu pri B2005
  Aŭtoroj de la retejo

 

  Chefpagho Bulonja Rekomendaro Paroladoj kaj prelegoj Dankoj  

 

Parolado
- S.ro Richard VALET, prezidanto de la Organiza Komitato
- Sabaton la 26an de marto 2005, en la akcepto kaj bufedo de la urbestro
- En Bulonjo-ĉe-Maro, en la urbodomo


Sinjoro Urbestro,

NOME de ĉiuj esperantistoj, kiel prezidanto de la Organiza Komitato de la renkontiĝo Boulogne2005, mi varme dankas vin pro via neforgesebla akcepto.

En la salonoj de tiu mirinda konstruaĵo historiplena, kerne de la malnova urbo ĉirkaŭita de remparoj superstarantaj la havenon, la geesperantistoj sentas sin akceptitaj, agnoskitaj, ŝatataj, dank' al vi Sinjoro Urbestro.

La hodiaŭa ceremonio, kiu ĉiujn el ni ĝojigas, ne povas sola raporti pri la gandega laboro farita, kunlabore kun la oficoj de la urbodomo, kies responsulon, sinjoro Quéhen, mi aparte dankas pro lia efikeco kaj ekzemplodona pacienco.

Kiam en 2002 nia bulonja reprezentantino, sinjorino Marie-Jeanne Liné, kontaktis la oficojn de la urbodomo por prezenti nian projekton pri Boulogne2005, tuj oni atente kaj favore aŭskultis ŝin, la urbajn konstruaĵojn ni povis pridisponi kaj ni ricevis diversajn donacojn, kies kulmino estas la hodiaŭa donacema akcepto, post la kortuŝa mateno, kiun ni travivis kune en la teatro, dum la parado, kaj antaŭ la busto de Zamenhof.

Ni amas Bulonjon, la esperantistoj el la tuta mondo amos Bulonjon, kiun ili ĉiuj jam konas pro la unua Kongreso de 1905.

Do, dankon al vi, Sinjoro Urbestro, dankon al via Komunuma Konsilantaro, dankon al viaj oficistoj kaj teknikistoj. Dankon pro via donacema akcepto.

Vivu Bulonjo ! Vivu Esperanto !

 

 

  Boulogne2005.com Ĉefpaĝo | Organiza Komitato | Honora Komitato | Programo | Raportoj Paghokapo
  Boulogne2005.online.fr

 

  Historio : 1905 | Partoprenintoj | Bulonjo-ĉe-Maro | Ligoj | Kontakto