I
KUNIĜAS sur tiu placo Zamenhof omaĝe al nia gvidanto,
kies busto, skulptita de sinjoro Poirier, staras antaŭ
vi.
En tiu stacidomo, alvenis en 1905 sinjoro Ludoviko Zamenhof,
iniciatinto de la internacia lingvo, por partopreni en la unua
Universala Kongreso.
Dum pli ol 100 jaroj disvastiĝis tra la tuta mondo,
dank' al la fervoraj esperantistaj aktivuloj, la grandanima
ideo de Zamenhof, ne anstataŭigebla rimedo por la komunikado
inter la homoj kaj la popoloj, transe de la lingva barilo, de
la naciismo, de la ruinigaj ideologioj.
Malbone informitaj cenzuristoj rifuzas al Esperanto la rajton
ekzisti, pretekte ke ĝi ne havus historion.
Tute male, la historio de Esperanto estas eksterordinare densa
kaj riĉa, sed samtempe ĝi profunde apartenas al la
historio de la mondo dum la lastaj centjaroj, kaj el kiu ĝi
estas nedisigebla.
Ekde la komenciĝo Esperanton oni kontraŭis, kontraŭbatalis,
primokis. En multaj landoj, totalismaj aŭ ne, oni persekutis
la esperantistojn.
Kiam li ekis la disvolviĝon de paca kaj frateca lingvo,
Zamenhof ne povis imagi, ke tiom da esperantistoj oni deportus,
mortigus en la ekstermejoj.
Tiel, en 1940 estis mortpafita lia filo Adamo, deportitaj
en Treblinka, kie ili mortis, liaj filinoj Zofia kaj Lydia,
lia fratino Ida.
Lia nepo, Ludoviko-Kristofo Zaleski-Zamenhof, ĉeestanta
inter ni hodiaŭ, estis forsavita el la terura destino al
li promesita.
Bedaŭrinde, la historio plenas de tiuj rakontoj pri persekutoj.
Tamen, spite al ĉio, Esperanto ĉiam vivas kaj pli
ol neniam necesas por la fratecaj rilatoj inter la homoj.
Transe de la omaĝo al Ludoviko Zamenhof, ni omaĝas
al ĉiuj esperantistoj persekutitaj aŭ kiuj mortis
en la diversaj ekstermejoj.