N
1905, en ĉi-tiu teatro, sur tiu ĉi scenejo, antaŭ
pli ol 600 esperantistoj kiel vi, karaj samideanoj, Ludoviko
Lazaro Zamenhof malfermis la unuan Universalan Kongreson per
tiuj vortoj :
«Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj
el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj
proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de
la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn, pro la
nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas...»
Estas por mi granda honoro kaj granda fiero paroli kiel prezidanto
de la Organiza Komitato de la amikeca renkontiĝo Boulogne2005.
La Norda Federacio de la franca Esperanto-movado iniciatis tiun
ekumenan renkontiĝon kaj esceptan Markolan Kongreson, kunigante
ĉiujn esperantistajn asociojn, kiaj ajn estas iliaj celoj,
iliaj specifecoj, ilia etiko.
Ne temas pri Universala Kongreso, kiu okazos ĉi-jare en
la litova urbo Vilnius. Ni kuniĝas en tiu fama urbo de
Norda Francio por memorfesti la centjariĝon de la unua
Kongreso de Esperanto, kiu okazis en tiu ĉi sama teatro,
kie nenio ŝanĝiĝis.
Kia granda emocio !
Kiam Ludoviko Zamenhof eldonis sian Unuan Libron en
1887, li esperis alporti sian kontribuon al la pacaj rilatoj
inter la homoj el la tuta mondo.
Malgraŭ la konvulzioj de la Historio, superante ĉiujn
malfacilaĵojn, ĉiujn barojn, malgraŭ la du mondmilitoj,
la persekutoj, Esperanto ĉiam vigle vivis kaj vivas. 284;i
disvastiĝis tra pli ol 80 landoj tra la mondo. Ĝi
estas la lingvo de la frateco inter la homoj.
Mi volas ĉi tie saluti kaj danki la gravulojn, kiuj konsentis
honorigi nian ceremonion per sia ĉeesto, kaj kiuj teknike
aŭ finance helpis nin.
Dankon, sinjoro prezidanto de la Departementa Konsilio. Dankon,
Sinjoro Urbestro. Dankon, sinjoro Quéhen kaj ĉiuj
oficistoj de la urbodomo. Koran saluton mi direktas al ĉiuj
estraranoj de la organizantaj asocioj : Unuiĝo Franca
por Esperanto kaj la aliĝintaj asocioj, SAT-Amikaro, la
esperantistaj fervojistoj, la junaj esperantistoj, la belgaj
kaj brita asocioj, la Norda Federacio.
Saluton al vi, amikoj el Aŭstrio, Belgio, Britio, Ĉekio,
Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio,
Japanio, Kroatio, Litovio, Luksemburgio, Meksikio, Nederlando,
Pollando, Rumanio, Svisio, kaj Moldavio kiuj bedaŭrinde
ne estas inter ni, ĉar lastminute la franca ambasadejo
rifuzis al vi la vizojn.
Dankon al vi, kiuj tiom multnombraj favore respondis al nia
invito. Ĉiuj kune, ni estu fidelaj al nia idearo :
Frateco, Paco, Malfermiĝo al la aliaj dank' al nia
kara lingvo iniciatita de Ludoviko Lazaro Zamenhof : ESPERANTO.