JEN
LA SPECIALA KOMUNIKO |
- Fine de novembro 2004 la Organiza Komitato publikigis komunikon
por averti pri la tre baldaŭa ĉesigo de la aliĝeblecoj.
- Tuj post tiu unua komuniko jam alvenis la maksimumo de la aliĝoj,
nome 520 ! Jen ĉi-sube la dua komuniko ĝisdatigita :
|
 |
|
Hodiaŭ aliĝis
jam 520 homoj
|
|
Ne plu eblas aliĝi !
Ne plu sendu aliĝilon ! Nek kotizmonon !
- Ekde la fino de novembro 2004 estis registritaj 490 aliĝoj
al la internacia renkontiĝo Boulogne2005.
- Kompare kun nur 500 diponeblaj lokoj en la kongresejo,
en la urba teatro por la inaŭguro, kaj ankaŭ en la surlokaj
kaj ĉirkaŭaj loĝeblecoj.
- Tiu maksimuma nombro nun estas atingita.
- Vizitu la retejon www.boulogne2005.com,
el kiu vi konos ĉiujn detalojn.
Aliĝiloj
- De nun, la de ni ricevotaj aliĝiloj ne plu povas
esti enkalkulitaj : ili estos resenditaj. Tial bonvolu ne plu
sendi aliĝilon !
- La bankaj ĉekoj estos simple resenditaj, sen ioma
depreno.
- La bankaj ĝiroj estos repagitaj, post depreno de 15 %
por diversaj kostoj.
Loĝrezerviloj
[Elŝutu]
- Se jam vi aliĝis (kaj nur je tiu kondiĉo), sendu la
loĝrezervilojn senprokraste, zorge plenigitajn kun via
antaŭpago, al la Turisma Oficejo :
Office de tourisme
24 quai Gambetta BP 187 FR-62203 Boulogne-sur-Mer.
- Nepre antaŭ la 20a de decembro 2004, post kiam ili
ne plu estos prikonsiderataj
de la Turisma Oficejo.
Mendiloj
Por ekskursoj, bankedo, tagmanĝoj, busbiletoj
- Tuj post ricevo de viaj aliĝiloj, tiuj mendiloj estos senditaj
al vi kun viaj kongresnumeroj.
- Resendu ilin, zorge plenigitajn kun via pago, al la ĉefkasisto :
Jacques-Henri Poiteau
46 rue Marceau FR-59240 Dunkerque.
- Nepre antaŭ la 15a de februaro 2005.
- De post tiu dato niaj propraj mendoj, precizigoj kaj kvantoj estu
konfirmotaj al la lokaj servorganizaĵoj.
- Memoru, ke povos esti notita surloke dum la renkontiĝo neniu
ajn mendo neregistrita antaŭ la 15a de februaro 2005.
[Vidu
la memorigilon pri la bankkontoj]
La Organiza Komitato
01 DEC 2004
|