Dato :
Sabaton (26MAR2005), de 20a30
Loko : Kongresejo, salono «Zamenhof»
Priskribo : La kongresanoj povos ĝui belan teatraĵon
en Esperanto : «Familia
Estoso», komedio de Agnès JAOUI kaj Jean-Pierre BACRI
(premiita en 1995 per «Molière» pri la plej bona komedio).
Reĝisoros Flavie AUDIBERT kaj Arno LAGRANGE kaj ludos la
artistoj de la Teatro-Trupo
de Tuluzo.
Krome, antaŭ la teatraĵo, la bretona artisto Henrri DE SABATES
ludos la «Stilekzercojn» de Raymond QUENEAU : kiel
rakonti la samon laŭ diversaj manieroj kaj humoroj ?
|