Dato :
Sabaton (26MAR2005), 9a30 ĝis 12a00
Loko : Urba teatro de Bulonjo-ĉe-Maro ; poste, placo
«Zamenhof»
Priskribo : Same kiel en 1905, la evento estos inaŭgurita
en la urba teatro. Partoprenos, krom la kongresanoj kaj la komisiitaro
de la Organiza Komitato de Boulogne2005, oficialuloj kaj eminentuloj de
Bulonjo-ĉe-Maro, el la medioj politika, komerca kaj universitata.
Intervenos ankaŭ Louis Zaleski-Zamenhof, nepo de L. L. Zamenhof.
Post la enteatra inaŭguro okazos pieda parado ĝis la statuo
de L. L. Zamenhof, sur la placo «Zamenhof», ĉe
kiu oficialuloj kaj kongresaj reprezentantoj metos florbukedojn.
Fine, la urbestro invitos ĉiujn kongresanojn senpage ĝui ampleksan
bufedon en la bulonja urbodomo.
|