Dato :
Mardon (29MAR2005), 14a30 ĝis 18a30
Loko : Norde de Bulonjo-ĉe-Maro
Vizito de la natura loko kaj de la bierfarejo de l' Du Kaboj
Priskribo : Dum la traveturado de pitoreskaj vilaĝoj,
kie la tradicia fiŝkapto estas daŭre aktuala, la preleggvidisto
de la Turisma Oficejo klarigos al vi la diversajn teknikojn de fiŝkapto
kaj de enakvigo de la «flobarts» (specife bulonjaj platfundaj
boatoj). Vi malkovros ankaŭ la historion de la markolo Pas-de-Calais,
t.e. unu el la plej laŭirataj marvojoj en la mondo, kaj kie la ŝipoj
uzas la cirkulajn relojn sub la kontrolo de CROSSMA (regiona operacia
centro por kontrolo kaj savado en Maniko).
Poste, vi alvenos la rimarkindan naturan lokon de la Du Kaboj, kie
la panoramo estas unika. Tiu vizito ankaŭ ebligos al vi la viziton
de la bierfarejo «La Du Kaboj» en la bulonjregiona
malantaŭaĵo, kie la tradicio kaj la farscio de la biero estos
komentitaj al vi. Biergustumado tie okazos.
Kosto : 20 €, inkl. biergustumadon
Kunlabore kun la Turisma Oficejo de Bulonjo-ĉe-Maro
|