Dato : Lundon (26MAR2005), 14a30 ĝis 18a30
Loko : Bulonjo-ĉe-Maro
Vizito de la haveno kaj de la domo «La Beurière»
Priskribo : Post rigardado al la havenaj aktivaĵoj de
Bulonjo-ĉe-Maro kun preleggvisdisto de la Turisma Oficejo, tiu ekskurso
invitos vin ankaŭ malkovri la Kalvarion de l' Maristo, kiu superstaras
la havenon kaj la rodon de Bulonjo, kaj kiu estas enpensiĝejo de
la familioj de la maristoj forpasintaj en la maro.
Sekve, kerne de la malnova kvartalo de la bulonjaj maristoj, vi povos
viziti la muzeon «La Beurière», kaj tiel transpasi
la sojlon de aŭtentika domo de fiŝkaptistoj konstruita en la
19a jarcento, kaj kie mebloj kaj objektoj priatestas krudan kaj simplan
vivon.
Kosto : 23 €
Kunlabore kun la Turisma Oficejo de Bulonjo-ĉe-Maro
|