Boulogne2005 - Programo de la renkontiĝo

Tuttaga ekskurso laŭ la paŝoj de Zamenhof
 

Dato : Merkredon (30MAR2005), tuttage
Loko : Sudorienta Anglio, Folkestone kaj Dover
Responda asocio : Esperanto-Asocio de Britio

Priskribo : En 1905 fine de la unua Universala Kongreso, la kongresanoj tuttage ekskursis tra la t.n. «kvar esperantistaj havenoj» : ili foriris de Bulonjo-ĉe-Maro, ŝipveturis al Folkestone, plu ekskursis al Dover kaj revenis Francien tra Calais, antaŭ ol reveni en Bulonjon. En 2005 fine de la centjariĝa renkontiĝo, la kongresanoj tuttage ekskursos laŭ la paŝoj de Zamenhof : ili vizitos la urbojn Folkestone kaj Dover sub la aŭspiciojn de ties magistratoj. La veturo al kaj de Anglio okazos trajne tra la Sub-Manika Tunelo.

Kosto : 38 €, krom manĝo kaj vizitoj

 

F E R M I